factograf
EO

usona aktoro

Victor Jory

Victor Jory
All data from the card 1
Honorigoj
stelo sur la Trotuaro de famo en Holivudo
Victor Jory kiel Oberono en eltranĉaĵo el la filmo Somermeznokta sonĝo (1935)
Victor Jory kiel Oberono en eltranĉaĵo el la filmo Somermeznokta sonĝo (1935)

Victor JORY (naskita la 23-an de novembro 1902 en Dawson, Jukonio; mortis la 12-an de februaro 1982 en Santa Monica, Kalifornio) estis kanad-usona teatra, filma kaj televida aktoro. En sia junaĝo, li ludis romantikajn rolojn, sed poste li ofte rolis kiel fiuloj.

Victor Jory, kiu pasigis pli ol kvindek jarojn en la aktora profesio, entute aperis en almenaŭ 120 plenlongaj filmoj, 400 teatraĵoj, 500 televidaj epizodoj kaj 1 200 radiodramoj. Li ankaŭ registris multajn rakontojn por Peter Pan Records kaj estis gaststelulo en dekoj da televidserioj same kiel subtena aktoro en dekoj da teatraj filmoj, foje aperante kiel la ĉefrolulo.

Jory estas memorata pro sia rolo kiel Jonas Wilkerson, la brutala kaj oportunisma skipestro en Gone with the Wind, kaj pro sia portretado de Lamont Cranston, "La Ombro", en la serialo The Shadow (1942). Li ankaŭ ludis Oberonon en la filmadapto de Max Reinhardt el 1935 de la verko Somermeznokta sonĝo de Ŝekspiro.

Inter 1959 kaj 1961, li aktoris kune kun Patrick McVey en la televida polica serio Manhunt. La rolo de Jory estis tiu de detektiva leŭtenanto Howard Finucane, kaj tiu de McVey estis tiu de krimraportisto Ben Andrews.

Li ankaŭ havis longan radian karieron, precipe pro sia laboro en la programo Dangerously Yours.

Eksteraj ligiloj

Read next

In 21 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article