factograf
EO

Usona Asocio pri Psikiatrio

Key facts

dato de fondo aŭ kreo1844-Oktobro-16
estasprofesia asocio, erudicia societo
landoUsono
fondintoBenjamin Rush
All data from the card 5
Komenco
16-a de oktobro 1844
Landoj
Usono
Sidejo
Vaŝingtono
Estro
Petros Levounis (ekde 2023)
Retejo
Oficiala retejo

La Usona Asocio pri Psikiatrio (angle American Psychiatric Association, mallonge APA) estas la ĉefa profesia organizaĵo de nunaj kaj de edukiĝantaj, do estontaj psikiatroj en Usono, kaj estas la tutmonde plej granda organizo pri psikiatrio. La proksimume 36 000 membroj estas precipe, sed ne nur, usonanoj - ankaŭ alilandaj kuracistoj pri psikiatrio povas membriĝi. La asocio eldonas diversajn revuojn kaj broŝurojn: aparte konata publikaĵo estas la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (DSM). La DSM kodigas psikiatriajn kondiĉojn de pacientoj kaj estas tutmonde uzata tutmonde kiel ŝlosila gvidilo por diagnozado de tiaj malordoj - paralele kaj konkurence al la ĉapitro pri psikaj perturboj de la Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM, angla mallongigo ICD) de la Monda Organizaĵo pri Sano.

La Usona Asocio pri Psikiatrio havas sian sidejon en distrikto Arlington, Virginio.

Read next

In 37 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article