Unio de Sud-Afriko (USA = Unio de Sud-Afriko) estis antaŭulo de nuntempa Sud-Afriko. La Unio estiĝis post la dua bura milito (1899 - 1902). La 31-an de majo 1910 ĉiuj provincoj estis unuigitaj en Sudafrikan union, kiu akiris statuton de dominio. La Unio pereis la 31-an de majo 1961, kiam estis proklamita respubliko kaj la nomo ŝanĝiĝis al Sud-afrika respubliko.
La Sudafrika pundo (afrikanse: pond; simbolo: £, £SA por distingo) estis la valuto de la Unio de Sud-Afriko ekde la formiĝo de la lando kiel brita regno en 1910.
