factograf
EO
Sign in

Turany

Turany

Key facts

loĝantaro4 054
areo46,75km²
estasmunicipo de Slovakio, urbeto
landoSlovakio
dato de fondo aŭ kreo1319
supermara alteco401m
All data from the card 17
Lando
Slovakio
Regiono
Regiono Žilina
Distrikto
Distrikto Martin
Historia regiono
Supra Hungarujo
Parto de
Turiec
Montaro
Malgranda Fatro
Riveroj
Váh, Vážský kanál
Situo
Turany
Areo
46,7473 km² (4 674,73 ha)
Loĝantaro
4 389 (31.12.2011)
Denseco
93,89 loĝ./km²
Unua skribmencio
1319
Horzono
MET (UTC+1)
Poŝtkodo
038 53
Telefona antaŭkodo
+421-43
Aŭtokodoj
MT
NUTS
512681
Ĉirkaŭaĵo ĉirkaŭ Turany kaj Sučany
Ĉirkaŭaĵo ĉirkaŭ Turany kaj Sučany
Municipa oficejo en Turany
Municipa oficejo en Turany
Katolika preĝejo de Turany
Katolika preĝejo de Turany
3 images

Turany (hungare Nagyturány [nadjturAnj]) estas granda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo

Turany situas sur insulo de Váh, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Žilina-Ružomberok. Martin troviĝas je 8 km.

Historio

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1319, poste en 1341 en formo "Turan". En 1397 ĝi ricevis privilegiojn pri muelado, fiŝado kaj arbohakado, baldaŭe pri bazarado jare po 3. Tio signifis tion, ke la vilaĝo jam iĝis kampurbo. En 1557 48 familioj pagis impostojn. En 1610 350 loĝantoj loĝis en 70 domoj, en 1715 540 loĝantoj loĝis en 108 domoj, en 1784 1450 loĝantoj loĝis en 254 domoj, en 1828 1850 loĝantoj loĝis en 161 domoj. En 1788 inundo, en 1796 incendio okazis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Turan, poste aldoniĝis "nagy" (=granda) pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyturány 1974 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Martin, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Turany 4444 homoj, (4402 slovakoj).

Vidindaĵoj

Read next

In 26 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article