factograf
EO
Sign in

kemia kombinaĵo

Tropano

Tropano

XiIrita TToksa

Tropano tropano Plata kemia strukturo de la Tropano tropano Tridimensia kemia strukturo de la Tropano Tropano estas nature trovata en la plantoj de la familio de la Solanacoj Kemia formulo C8H15N CAS-numero-kodo 529-17-9 ChemSpider kodo 553556 PubChem-kodo 637986 Merck Index 15,9956 Fizikaj proprecoj Aspekto blanka solidaĵo Molmaso 125,211 g·mol-1 Denseco 0,926g cm−3 Fandpunkto 163°C Refrakta indico n76120 1,488 Ekflama temperaturo 42,2 °C Solvebleco Akvo:Malmulte solvebla Mortiga dozo (LD50) 30 mg/kg (buŝe) Sekurecaj Indikoj Riskoj R10 R23 Sekureco S2 S7 S15 S24 Pridanĝeraj indikoj Danĝero GHS Damaĝo Piktogramo GHS Signalvorto Damaĝa substanco GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H315, H319, H335 GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501 Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tropano aŭ C8H15N estas grava klaso da naturaj alkaloidoj kiu estas trovataj en plantoj de la tuta mondo. Ĉi-kombinaĵoj povas elmontri signifajn biologiajn aktivecojn kaj estas inter la plej antikvaj konataj medikamentoj. En la komenco de la 19-a jarcento, tropanoj estis izolitaj, karakterizitaj, priskribitaj kaj sintezitaj far notindaj kemiaj esploristoj.

Iliaj signifoplenaj biologiaj aktivecoj postulis pezajn esplorojn por ilia sintezado kaj klarigo pri ilia farmakologia aktiveco kaj en la akademioj kaj en industrioj. La tropanaj alkaloidoj estas ekstraktataj el pluraj plantoj de la familio de la Solanacoj, tia kia la mortiga Atropa belladona. Tropano estas ducikla komponaĵo formita per la kondensiĝo de iu pirolidina antaŭaĵo (la ornitino) kaj tri karbonatomoj derivitaj el la acetato. Kaj pirolidino- kaj piperidino- ringoj povas distingiĝi en la molekulo. La 3-hidroksa derivaĵo de la tropano estas konata kiel tropino.

tropino

Ĝia esterigo kun (-) tropinata acido produktas skopolaminon, kiu siavice povas racemiĝi al atropino. La tropanaj alkaloidoj, tiaj kiaj atropino kaj skopolamino, havas medicinajn uzojn pro iliaj biologiaj aktivecoj. La atropino reduktas la rigidecon dum la traktado de la Parkinsona malsano kaj estas uzata kiel antidoto kontraŭ venenado per simpato-mimetikaj drogoj tiaj kiaj nervo-gasoj kaj organo-fosforaj insekticidoj.

Sintezo

  • Produktado per reduktigo de la "tropinono" en ĉeesto de plateno kaj HCl:

tropinono→Pt+HCl2[H]tropano

Read next

In 27 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article