factograf
EO
Sign in

municipo en la subŝtato Maranjo de Brazilo

Timon

Timon

Key facts

loĝantaro174 465
areo1 765km²
estasmunicipo de Brazilo, urbego
landoBrazilo
supermara alteco76m
troviĝas en administra unuoMaranjo
All data from the card 6
Poŝtkodo
de 65630-000 até 65633-110
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
174 465 (2022)
Loĝdenso
99 loĝ./km²
Alto
76 m
Areo
1764,61 km² ( 176 461 ha)

Timon estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato Maranjo. Ĝi apartenas al urbaro de Teresina.

Bazaj informoj

Geografio

Timon situas en nordorienta parto laŭ maldekstra banko de la Rivero Parnaíba. La najbaraj municipoj estas Teresina, Caxias, Matões kaj Nazária. Teresina troviĝas 2, São Luís (subŝtata ĉefurbo) 329, Belém 749, Natalo (Brazilo) 845, Maceió 933, Recife 934, Salvador de Bahio 996, Braziljo 1312, Goiânia 1466, Belo Horizonte 1652, Manaus 1922, Nova Iguaçu 1965, Rio-de-Ĵanejro 1980, Campinas 2032, Guarulhos 2081, San-Paŭlo (urbo) 2090, Campo Grande 2131, Curitiba 2362, Porto Alegre 2909 km.

Historio

Historio de la portugala erao okazis en la 18-a jarcento. Dum instalado de Teresina la haveno de São José do Parnaíba (poste de Cajazeiras) graviĝis. En 1855 la loko iĝis vilaĝo kiel Sãaŭ Jozefo do Parnaíba. En 1864 la nova loknomo estis St. Joseph de Cajazeiras. La oficiala fondo okazis en 1890, la urbiĝo okazis en 1924. En 1924 la urbo prenis la nomon Timon.

Ekonomio

En Timon nur malgrandaj entreprenoj funkcias, krome estas komerco, servoj, turismo, agrikulturo. La loĝantoj laboras precipe en Teresina, kiu situas transe de la rivero.

Trafiko

Timon havas flughavenon. La voja kontakto al Teresina estas bona.

Klimato

La klimato de Timon estas tropika. La averaĝa temperaturo varias en la monatoj inter 22-40 °C. La plej malseka monato estas aprilo, la plej seka periodo estas inter junio-septembro. La plej seka monato estas aŭgusto, pluvas nur ĉirkaŭ 13 mm.

Eksteraj ligiloj

Read next

In 32 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article