factograf
EO

studo de la naturo de diaĵoj kaj religiaj kredoj

Teologio

Teologio

Teologio (greke θεoς, theos = Dio, greke λoγoς, logos = parolo) signifas laŭvorte discienco, do instruo pri Dio, pli ĝenerale instruojn pri la kredosistemoj kaj sanktaj skriboj kadre de iu certa fido. Ekzemple: kristana teologio.

Laŭ hodiaŭa kompreno, teologio ne estas scienco, ĉar ĝi baziĝas sur antaŭdonitaj konceptoj de „Dio“, „kredo“, „revelacio“, kiuj ne estas science pruveblaj kaj refuteblaj. Kontraste, la scienco, kiu studas religiojn de ekstere nomiĝas religioscienco.

La historio de la studo de teologio en institucioj de pli alta edukado estas tiel malnova kiel la historio de tiaj institucioj. Ekzemple, la Akademio de Platono fondita en Ateno en la 4-a jarcento a.K. ŝajnas inkluzivi teologiajn temojn en ĝia submetata afero.

Politika teologio estas parto kaj de politika filozofio kaj de teologio kiu priserĉas la vojojn laŭ kiuj teologiaj konceptoj aŭ pensomanieroj rilatas al politiko, socio, kaj ekonomiko. Kvankam la rilato inter kristanismo kaj politiko estis pristudita ekde jam la epoko de Jesuo mem, politika teologio kiel akademia fako komencis dum la lasta parto de la 20-a jarcento, parte kiel reago al la verkaro kaj de Carl Schmitt kaj de la Frankfurta Skolo.

Domina teologio estas aro de kristanaj politikaj ideologioj, kiuj celas starigi ŝtaton regata de kristanoj kaj bazita sur siaj propraj komprenoj de la biblia juro.

Fundamenta teologio estas, en kristana teologio, la disciplino kiu traktas la revelacion de Dio kiel tia, kune kun ĝia kredindeco kaj akcepto de la kredo fare de homoj.

Kruca teologio (latine: theologia crucis) estas faktermino uzata ekz. en 1518 fare de Marteno Lutero en kunteksto kun la kvereloj pri indulgencoj, kie centras la pasiono kaj la Sankta Kruco por pentfaremuloj.

Literaturo

  • Antonio Livi, Verra e falsa teologia. Come distinguere l'autentica "scienza della fede" da equivoca "filosofia religiosa", Casa Editrice Leonardo da Vinci, Romo 2012.

Vidu ankaŭ

Read next

In 135 languages

eoAfrikaansAlemannischaragonésالعربيةمصرىasturianuazərbaycancaتۆرکجهбашҡортсаBoarischžemaitėškaBikol Centralбеларуская (тарашкевіца)беларускаябългарскиবাংলাབོད་ཡིགbrezhonegBatak MandailingcatalàکوردیčeštinaCymraegdanskDeutschZazakiΕλληνικάEnglishespañoleestieuskaraفارسیFulfuldesuomiføroysktfrançaisarpetanfurlanFryskGàidhliggalegoAvañe'ẽעבריתहिन्दीhrvatskihornjoserbsceKreyòl ayisyenmagyarհայերենԱրեւմտահայերէնinterlinguaBahasa IndonesiaInterlingueIdoíslenskamedžuslovjanskyitaliano日本語Jawaქართულიқазақшаភាសាខ្មែរಕನ್ನಡ한국어kurdîкыргызчаLatinaLadinoLëtzebuergeschLingua Franca NovaLimburgsLigurelombardລາວlietuviųlatviešuMalagasyолык мариймакедонскиമലയാളംBahasa Melayuမြန်မာဘာသာNapulitanoPlattdüütschLi NihaNederlandsnorsk nynorsknorskNouormandoccitanlivvinkarjalaPapiamentuPicardpolskiپښتوportuguêsRuna Simirumantschromânăрусскийрусиньскыйсаха тылаsicilianuسنڌيsrpskohrvatski / српскохрватскиසිංහලSimple Englishslovenčinaslovenščinashqipсрпски / srpskiSundasvenskaKiswahiliதமிழ்тоҷикӣไทยTagalogTürkçeукраїнськаاردوoʻzbekcha / ўзбекчаvènetoTiếng ViệtwalonWinaray吴语მარგალურიייִדיש文言閩南語 / Bân-lâm-gí粵語中文isiZulu

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article