
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tarbes (stacidomo). |
Tarbes [tarb'] (aŭ okcitanlingve Tarba [tarbo]), en esperanto Tarbezo, estas mezgranda franca komunumo, lokita en la departemento Hautes-Pyrénées kaj en la regiono Sudo-Pireneoj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 000 loĝantojn kaj estas la prefektejo de la departemento.
Tarbes estas grava industria centro en tiu parto de la regiono Sudo-Pireneoj kaj granda militista centro.
Geografio
Vidindaĵoj
Malnova ĉefurbo de la provinco Bigorre, ĝi tamen posedas malmultajn postrestaĵojn el sia pasinteco: la katedralo (13-a ĝis 17-a jarcentoj) kaj la granda parko Massey estas la plej gravaj vidindaĵoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj

- Oficiala TTT-ejo
