factograf
EO
Sign in

komunumo de Italio

Taormino

Taormino

Key facts

loĝantaro10 471
areo13,13km²
estaskomunumo de Italio
landoItalio
supermara alteco204m
troviĝas en administra unuometropola urbo Mesino
All data from the card 18
Ŝtato
Italio
Regiono
Sicilio
Provinco
ME Mesino
Geografia situo
37° 51′ N, 15° 18′ O 37.8515.3
Supermara alteco
204 m
Areo
13 km²
Loĝantaro
10 471 (2023)
Loĝdenso
797 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj
Mazzeo, Trappitello
Najbaraj komunumoj
Calatabiano (CT), Castelmola, Castiglione di Sicilia (CT), Gaggi, Giardini-Naxos kaj Letojanni
Patrono
San Pancrazio
Festa tago
9-a de julio
Nomo de loĝantoj
taorminesi
Poŝtkodo
98039
Imposta kodo
L042
Kodo laŭ ISTAT
083097
Telefona prefikso
0942
Retpaĝo
Oficiala retejo
panoramo
panoramo
2 images

Taormino (itale Taormina, sicilie Taurmina aŭ Taummina, estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sicilio kaj al la provinco Mesino, itale provincia di Messina, sicililingve pruvincia di Missina, ekde 2015 formale nomata itale Città metropolitana di Messina, do metropola urbo de Mesino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 10 471 loĝantoj. Taormino kovras areon de 13,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 797 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Calatabiano (CT), Castelmola, Castiglione di Sicilia (CT), Gaggi, Giardini-Naxos kaj Letojanni.

Historio

Taormino (latine Tauromenium) situas ĉe la orienta marbordo de Sicilio, sur krutaĵo de la Taŭro-monto. Ĝin ligas fervoja linio al Mesino kaj Katanio. Ĝi estis fondita en 358 a.K. fare de fuĝintaj grekoj, ĝin okupis romianoj (210-), araboj (902-962), normandoj (1078) kaj hispanoj (en la 17-a jarcento).

Ĝi estas turisma centro de la insulo pro siaj multaj antikvaj vidindaĵoj. Unu el unuaj eksterlandaj artistoj, kiu en 1787 enamiĝis al la urbo, estis Johann Wolfgang von Goethe. Sekvis multaj aliaj verkistoj, pentristoj kaj aliaj artistoj, aparte el Germanlingvio. Interalie menciindas la pionira fotisto Wilhelm von Gloeden, kiu en la antikvaj ruinoj nigra-blanke fotis aparte junajn lokajn knabojn kaj virojn en klasikisma stilo, ofte nudajn, kaj peris la imagon ke Taormino estus paradiza loko. Tiuj artaj fotoj allogis ankaŭ verkistojn kiel Oscar Wilde, D. H. Lawrence, Thomas Mann aŭ la komponiston Richard Strauss al la urbo. Meze de la 20-a jarcento la loko ekgastigis internacian filmfestivalon, Taormina Arte kaj lige al tio iĝis ŝatata feriejo de aktoroj kiel Greta Garbo, Marlene Dietrich, Cary Grant, Elizabeth Taylor kaj multaj aliaj.

Naskiĝintoj en Taormino

Bildoj

greka teatro kun Etno en la fono
greka teatro kun Etno en la fono
la greka teatro
la greka teatro
la pitoreska "bela insulo"
la pitoreska "bela insulo"
Preĝejo San Giuseppe ĉe Piazza IX Aprile
Preĝejo San Giuseppe ĉe Piazza IX Aprile
4 images

Eksteraj ligiloj

itale retejo de la taormina filmfestivalo Arkivigite je 2013-03-25 per la retarkivo Wayback Machine


Read next

In 68 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article