
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tana (rivero). |
Tana (ankaŭ literumata kiel T'ana, amhare ጣና ሐይቅ, Ṭānā Hāyḳ, "Tana", originale "Tsana", ge'eze ጻና Ṣānā; iam nomata "Dembiya" laŭ la regiono al nordo de la lago) estas la fonto de la Blua Nilo kaj estas la plej granda lago en Etiopio. Ĝi estas proksimume 84 kilometrojn longa kaj 66 kilometrojn larĝa kaj situas en la lande nordokcidenta montaro je 12° 1′ 0″ N 37° 17′ 31″ O / 12.01667 °N, 37.29194 °O.
