factograf
EO

Hungaria urbo

Szigetvár

Szigetvár

Key facts

loĝantaro9 383
areo3 952ha
estasHungaria urbo
landoHungario
troviĝas en administra unuoDistrikto Szigetvár
All data from the card 7
Poŝtkodo
7900
En TTT
Oficiala retejo
Urbestro
Péter Vass
Loĝantaro
9 383 (2025)
Loĝdenso
237 loĝ./km²
Areo
39,52 km² (3 952 ha)
Partoj
Q2340514
Urbodomo en Szigetvár
Urbodomo en Szigetvár

Szigetvár [sigetvAr], estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár, kies centro ĝi estas. La loknomo signifas insulofortikaĵo. La fortikaĵo fakte konstruiĝis sur insulo, tamen la nomo devenas de iama posedanto Sziget.

Geografio

Ĉefpordo de fortikaĵo en Szigetvár
Ĉefpordo de fortikaĵo en Szigetvár
Memorparko en Szigetvár: Nikolao Zrínyi kaj Sulejmano la 1-a
Memorparko en Szigetvár: Nikolao Zrínyi kaj Sulejmano la 1-a
2 images

Szigetvár situas sur ebenaĵo laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Barcs. Szentlőrinc 16, Barcs 31, Pécs 34, Budapeŝto 220 km.

Historio

Pli frue vivis tie keltoj, romianoj kaj avaroj. Tie fluis rojo, apude bienulo Sziget konstruis fortikaĵeton, poste oni faris marĉon kaj rojobranĉojn ĉirkaŭ la fortikaĵo. La komunumo iĝis kampurbo en la 15-a jarcento En 1556 la turkoj malsukcese sieĝis la fortikaĵon, sed ili sukcese okupis ĝin post 10 jaroj. La turkoj pligrandigis la fortikaĵon kaj tenis ĝin ĝis 1689. Pli frue en 1686 incendio okazis. Inter 1918-1921 la serboj okupadis la urbeton. En 1966 la setlejo ricevis la rangon urbo.

En la urbo estas grava la ŝuofabriko kaj konservaĵofabriko.

Vidindaĵoj

Ambaŭ Miklós Zrínyi

Familio Zrinyi estis kroata-hungara historia familio, dinastio. En 1566 Miklós Zrínyi (heroo) defendis la fortikaĵon, sed el ekstero li ne ricevis helpon, krome estis nekutima varmo, sekve la marĉo sekiĝis. Fine de la sieĝo Zrinyi kune kun la restintaj hungaroj abrupte atakis la turkojn. Ili heroe mortis, dume la maljuna sultano Sulejmano la 1-a mortis. Tiun agon kantis nepo de Zrínyi, havanta la saman nomon Miklós Zrínyi. Oni faris parkon en loko de morto de la sultano.

Famuloj

Ĝemelurboj

Komunumoj pri sziget (= insulo) en Hungara reĝlando

Kirko Sankta Roĥo en Szigetvár
Kirko Sankta Roĥo en Szigetvár

Eksteraj ligiloj

Turka loĝdomo en Szigetvár
Turka loĝdomo en Szigetvár
  • distancoj
  • hungare

Read next

In 42 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article