factograf
EO

duono de Tero, kiu troviĝas sude de ekvatoro

Suda duonglobo

Suda duonglobo
All data from the card 2
Plej alta punkto
Akonkagvo
Plej malalta punkto
Horizon Deep
La suda duonglobo
La suda duonglobo

La suda duonglobo (ankaŭ suda duonsfero, suda hemisfero aŭ malofte aŭstrala hemisfero) estas la duono de la surfaco de planedo (aŭ alia ĉiela korpo) kiu estas sude de la ekvatoro. Sur la tero la suda duonglobo enhavas malpli landojn kaj loĝantaron ol la nordo.

En la mezaj regionoj de la suda duonglobo, vintro daŭras de junio al aŭgusto, kaj somero de decembro al februaro. La perihelio de la tero (kiam la orbita movo de la tero estas plej rapida) okazas en januaro, tiel la sudduonglobaj vintroj emas esti plilongaj kaj malmildaj ol vintroj en la norda duonglobo ĉe egalavaloraj latitudoj.

Regionoj suda de la Antarkta cirklo vidas iujn tagojn dum la somero kiam la suno neniam malleviĝas, kaj tagojn dum la vintro kiam la suno neniam leviĝas.

La malofta adjektivo aŭstrala signifas "de la suda duonglobo" (sinonimo de "sudhemisfera"). NPIV uzas la esprimon "aŭstrala konstelacio" en iuj difinoj, kaj la vorto estas ankaŭ fojfoje uzata por traduki la latinan vorton australis ("suda") en specinomoj. (Ekzemple, la specioj Morus aŭstralis kaj Phragmites australis nomiĝas en NPIV respektive "aŭstrala moruso" kaj "aŭstrala fragmito".) La antonimo de aŭstrala estas boreala (latine: borealis).

Vidu ankaŭ

Read next

In 111 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article