factograf
EO

Studio 54

Studio 54

Key facts

dato de fondo aŭ kreo1977-Aprilo-26
estasnoktoklubo, teatrejo, Broadway
landoUsono
fondintoSteve Rubell
troviĝas en administra unuoManhatano
All data from the card 4
Komenco
26-a de aprilo 1977
Landoj
Usono
Adreso
254 West 54th Street, New-York
Retejo
Oficiala retejo
Afiŝo de W.P.A. Theatre of Music prezentanta du ĉambr-operojn.
Afiŝo de W.P.A. Theatre of Music prezentanta du ĉambr-operojn.

Studio 54 estis populara novjorka noktoklubo el 1977 ĝis 1981 kiam ĝi estis vendita de fondintoj kaj kreintoj Steve Rubell kaj Ian Schrager. Ĝi plufunkciis kiel noktoklubo ĝis 1991 administrata de aliaj posedantoj. Kun situo ĉe 254 West 54th Street en Manhatano, Novjorko, la spaco estis origine la Gallo Opera House, malfermita en 1927, post kio ĝi ŝanĝis je nomoj kelkajn fojojn, eventuale iĝante de CBS radia kaj televida Studio 52. Ekde Novembro de 1998 ĝi estis sidejo por Roundabout Theatre Company kaj estas ankoraŭ nomita Studio 54, sed ĝi ne plu estas noktoklubo. Aparta restoracio kaj noktoklubo, nome 54 Below, funkcias en la teretaĝo de la fama ejo.

En la epoko de la 1970-aj jaroj estis oftuloj ĉe Studio 54 famuloj kiaj Andy Warhol, Liza Minnelli, Bianca Jagger, Elizabeth Taylor, Mick Jagger, Grace Jones, Michael Jackson, Calvin Klein, Elton John, Tina Turner, Truman Capote, Margaux Hemingway, Miĥail Bariŝnikov, Diana Ross, Cher, Salvador Dali, John Travolta, Jackie Kennedy Onassis, Brooke Shields kaj Martha Graham.

Ludis ĉe Studio 54 dum ties unuaj jaroj Grace Jones, Donna Summer, Stevie Wonder, James Brown, kaj aliaj.

Bibliografio

  • Anthony Haden-Guest. The Last Party: Studio 54, Disco, and the Culture of the Night (New York: William Morrow and Company, 1997) ISBN 978-0688160982
  • Jack Ricardo. "Last Dance at Studio 54" (2012) ISBN 978-1-4675-1362-3
  • Steven Gaines kaj Robert Jon Cohen. "The Club, a Novel" (New York: William Morrow and Company, 1979)

Eksteraj ligiloj

  • Andy Warhol and Friends in Studio 54, 1981 Arkivigite je 2015-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
  • Broadway Theatre Guide Arkivigite je 2009-04-17 per la retarkivo Wayback Machine pri Studio 54
  • Oficiala retejo por Roundabout Theater ĉe Studio 54 Arkivigite je 2018-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
  • Studio 54: The Hotspot's Heyday - de Life magazine
  • BBC Radio 2 Documentary pri Studio 54 kun Boy George Unua elsendo 17a de Aprilo 2007

Read next

In 30 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article