
Stucado en hortkulturo
Stuci estas faktermino en hortikulturo. La hortkultivisto stucas junajn plantojn forprenante la pintan burĝonon ĉe tigo aŭ ŝoso. La "apeksa dominado" finiĝas, kaj ekkreskas burĝonoj nepintaj. Ĉe la kultivado de ornamplantoj aŭ arbidoj la stucado estas metodo por igi, ke la planto kresku pli kompakte, kaj tiel fariĝu ĝardeniste pli altkvalita. Nek Neegaard nek NPIV sufiĉe precize difinas tiun terminon.
Vidu ankaŭ
- Pritranĉado
- Inhibado
- Formtranĉo
- Ungostucilo
Literaturo
- Neergaard, Paul: Hortkultura seslingva terminaro. SAT. Parizo. 1938. p.9
