factograf
EO
Sign in

Stemonuracoj

Stemonuracoj

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoStemonuraceae
taksonomia rangofamilio

La stemonuracoj (latine Stemonuraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo akvifolialoj (Aquifoliales). Ĝi enhavas 12 genrojn kaj ĉirkaŭ 70 speciojn. Ĝia tipa genro estas stemonuro.

Taksonomio

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (28 jun. 2020), jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj:

  • Angiospermae - angiospermoj
    • Aquifoliales Senft - akvifolialoj
      • Stemonuraceae Kårehed - stemonuracoj
        • Cantleya Ridl. - kantlejo
        • Codiocarpus R.A. Howard - kodiokarpo
        • Discophora Miers - diskoforo
        • Gastrolepis Tiegh. - gastrolepido
        • Gomphandra Wall. ex Lindl. - gomfandro
        • Grisollea Baill. - grizoleo
        • Hartleya Sleumer - hartlejo
        • Irvingbaileya R.A. Howard - irvingbailejo
        • Lasianthera P. Beauv. - laziantero
        • Medusanthera Seem. - meduzantero
        • Stemonurus Blume - stemonuro
        • Whitmorea Sleumer - vitmoreo

Read next

In 28 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article