Species Plantarum (Latina por "Specioj de Plantoj") estas libro de Karolo Lineo, origine publikigita en 1753, kiu listigas ĉiujn speciojn de plantoj konataj tiam, klasigitaj en genroj. Ĝi estis la unua verko kiu konsiste aplikis la dunoman nomaron kaj estis la startiga punkto por la nomigo de plantoj.
Publikigo
Species Plantarum estis publikigita la 1an de Majo 1753 de Laurentius Salvius en Stokholmo, en du volumenoj. Dua eldono estis publikigita en 1762–1763, kaj tria eldono en 1764, kvankam tiu "iom diferenca" el la dua. Pliaj eldonoj estis publikigitaj post la morto de Lineo en 1778, sub la estrado de Karl Ludwig Willdenow, nome direktoro de la Botanika Ĝardeno de Berlino; la kvina eldono (1800) estis publikigita en kvar volumenoj.
Eksteraj ligiloj
- Species Plantarum, vols. 1–2 ĉe Biodiversity Heritage Library, faksimilo
- Species Plantarum, vol. 1 Arkivigite je 2009-04-03 per la retarkivo Library of Congress Web Archives, vol. 2 Arkivigite je 2021-01-06 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Botanicus
- Species Plantarum at Project Guttenberg I-III IV-V VI-X XI-XIII teksto
- Linnaeus Link Union Catalogue Arkivigite je 2014-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
