factograf
EO

usona aktorino

Sissy Spacek

Sissy Spacek

Key facts

naskiĝdato1949-Decembro-25
lernejoInstituto de Teatro kaj Kino Lee Strasberg
okupoaktoro, ĝenra aktoro, kantoverkisto
naskiĝlokoQuitman
edz(in)oJack Fisk
honorigoAkademia Premio por la Plej Bona Aktorino
ĝenrokontreo

Sissy SPACEK, origine: Mary Elizabeth SPACEK (naskiĝis la 25-an de decembro, 1949) estas usona aktorino kaj kantistino. Ŝia praavo estis František Jan Špaček, naskiĝinta en Bordovice.

Post mallonga kariero kiel kantistino, ŝi en la jaro 1972 havis sian filmdebuton. Mondfamon ŝi akiris en 1976, per la ĉefrolo en la horora filmo Carrie (laŭ romano de Stephen King).

Ŝi kvinfoje estis nomumita por la Oskaro, kaj ŝi gajnis ĝin unufoje, pro la filmo Coal Miner's Daughter, temanta pri malriĉa junulino, kiu fariĝis fama kantistino.

Listo de filmoj

  • Prime Cut (1972)
  • Badlands (1973)
  • Carrie (1976 – nomumita por Oskaro)
  • Three Women (1976)
  • Welcome to L.A. (1976)
  • Coal Miner's Daughter (1980 - gajnis Oskaron kaj nomumon por la muzikpremio Grammy)
  • Missing (1981 – nomumita por Oskaro)
  • The River (1983 – nomumita por Oskaro)
  • The Long Walk Home (1990)
  • JFK (1991)
  • The Straight Story (1992)
  • If These Walls Could Talk (1997)
  • Blast From the Past (1998)
  • In the Bedroom (2000 – nomumita por Oskaro)


Read next

In 66 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article