factograf
EO

vento kiu blovas tra Mediteraneon el Saharo

Siroko

Siroko
Siroko kaj ĝia estiĝo
Siroko kaj ĝia estiĝo
Tiu ĉi artikolo temas pri la vento Siroko; pri aliaj signifoj de la vorto vidu sube.

Siroko estas varmega vento venanta el sudaj ĝis sudorientaj direktoj, kiu blovas de Saharo trans Mediteraneo. Ĝi ofte okazas dum printempo, frua somero kaj aŭtuno.

Ĝi estiĝas per la diferencaj temperaturoj inter malvarmaj regionoj de malalta aerpremo en norda Afriko kaj la varmega aero super Saharo. Ju pli granda estas la diferenco de la temperaturoj, des pli forta fariĝas Siroko. Pro ĝia estiĝo super la dezerto ĝi kunportas grandajn amasojn de sablo. Pro tio la aero koloriĝas flave. Videbleco povas esti reduktita ĝis malpli ol 1000 metroj.

Super Afriko Siroko estas seka, super Mediteraneo ĝi alprenas malsekecon, kiu forpluvas ofte super la eŭropaj landoj.

Siroko portas laŭ regiono diversajn nomojn:

Lando Nomo
Italio Scirocco, Sirocco
Hispanio Leveche
Katalunio Xaloc
Greklando Sirkos
Albanio Shrokë, Shroka
Kroatio Jugo (suda vento)
Montenegro Jugo
Francio Marin, Sirocco
Nordafriko Chergui, Chili, Ghibli, Khamsin, Sirocco

Siroko, nomo por aliaj aferoj

Scirocco estas la nomo de

  • la sporta aŭtomobilo VW Scirocco 1973-92 kaj 2008 -
  • la poŝtelefono Nokia 8800 Scirocco Edition
  • en la novelo de Thomas Mann Der Tod in Venedig ĝi estas kaŭzo de la tie okazanta epidemio.

Vidu ankaŭ

Read next

In 63 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article