La simplokacoj (latine Symplocaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas 2 aŭ 3 genrojn kaj ĉirkaŭ 210 speciojn. Ĝia tipa genro estas simploko.
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (19 jun. 2020), jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj:
- Angiospermae - angiospermoj
- Ericales Bercht. & J.Presl - erikaloj
- Symplocaceae Desf. - simplokacoj
- Cordyloblaste Hensch. ex Moritzi - kordiloblasto*
- Praealstonia Miers - prealstonio
- Symplocos Jacq. - simploko
- Symplocaceae Desf. - simplokacoj
- Ericales Bercht. & J.Presl - erikaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.
