factograf
EO

Sikasso

Sikasso

Key facts

loĝantaro213 977
areo400km²
estasurbego
landoMalio
dato de fondo aŭ kreo1801
supermara alteco410m
All data from the card 4
Loĝantaro
213 977 ()
Loĝdenso
535 loĝ./km²
Alto
410 m
Areo
400 km² (40 000 ha)
Loko de Sikasso en Malio
Loko de Sikasso en Malio

Sikasso estas urbo en la sudo de Malio kaj la ĉefurbo de la Sikassa Regiono. Kun 130.700 loĝantoj, Sikasso ĵus superis Ségou por iĝi dua plej granda urbo de Malio.

Geografio

Ĝi situas je 11°19'00" Nordo, 5°40'00" Okcidento, 375 km sudoriente de Bamako, 100 km norde de Ebur-Bordo, kaj 45 km okcidente de Burkino. Sikassaj etnoj inkluzivas la bambaraojn, la senufojn, la bobo-popolon kaj la miniankaojn.

Sikasso havas subtropikan klimaton kaj tio rezultas abundan agrikulturon. Sikassa frukto- kaj legomproduktado garantias la urban memprizorgon, nebezonante tiel la internaciajn nutraĵajn helpojn.

Historio

Sikasso fondiĝis je la komenco de la 19-a jarcento fare de Mansa Douala. La urbo estis malgranda vilaĝo ĝis 1876 kiam Tieba Traoré, kies patrino venis de Sikasso, iĝis Reĝo de la Imperio Kénédougou kaj movis ĝian ĉefurbon tien. Li fondis palacon sur la sankta Mamelon-monteto (nun hejmo de akvoturo) kaj konstruis tata aŭ fortikigantan muron defendi kontraŭ la eksteraj atakoj. La franca armeo okupis ĝin en 1898, antaŭ la kapitulacio al la kolonia armeo, frato de Tieba, Babemba Traoré, tiama reĝo, memmortigis sin.

Allogaĵoj hodiaŭ inkluzivas la grandan merkaton, Mamelon-an monteton, la restaĵojn de Tieba Traoré-a tata, kaj la apud Missirikoro Groto.

La festivalo Triangle du balafon prenas lokon ĉiun junion, festanta la tradician Malian instrumenton.

Sikassa fraturbo estas Brive-la-Gaillarde, Francio.

Komunumoj

La administra distrikto de Sikasso entenas la komunojn de Benkadi, Blendio, Dandéresso, Dembella, Dialakoro, Diomaténé, Dogoni, Doumanaba, Fama, Farakala, Finkolo Ganadougou, Finkolo- Sikasso, Gongasso, Kabarasso, Kaboila, Kafouzela, Kapala, Kapolondougou, Kignan, Klela, Kofan, Kolokoba, Koumankou, Kouoro, Kourouma, Lobougoula, Miniko, Miria, Missirikoro, N Tjikouna, Natien, Niena, Nongo-Souala, pimperna, Sanzana, Sikasso, Soukourani-Missirikoro, Tella, Tiankadi, Waténi, Zanferebougou, Zangaradougou kaj Zanièna.

Read next

In 52 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article