factograf
EO
Sign in

konstanta aŭ provizora hejma retejo de komunumo

Setlejo

Setlejo
Tradicia kaj moderna setlejo en Singapuro
Tradicia kaj moderna setlejo en Singapuro

Setlejo aŭ, en kutima Esperanto, loĝloko estas areo daŭre loĝata de aro da homoj. La lokon de setlejoj plej ofte determinas la naturaj kondiĉoj. Ĝi tre ofte ekestas ĉe trafika vojo aŭ eĉ ĉe vojkruciĝo kaj ofte laŭ plano. Ekzistas multaj diversaj formoj de setlejo. Plej ofta distingo estas tiu inter vilaĝo kaj urbo, kaj en multaj lingvoj ekzistas vorto por intermeza kategorio, sed en kelkaj, ekzemple la norvega, mankas eĉ la distingo inter vilaĝo kaj urbo. Oni science okupiĝas pri setlejoj en geografio, sociologio kaj historiologio.

Read next

In 86 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article