factograf
EO

Selby

Selby

Key facts

loĝantaro17 274
areo105km²
estasurbeto, civila paroĥo
landoUnuiĝinta Reĝlando
All data from the card 5
Poŝtkodo
YO8
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
17 274 (2021)
Loĝdenso
164 loĝ./km²
Areo
105,22 km² (10 522 ha)


La urbo Selby situas en la samnoma distrikto. La distrikto Selby estas la plej suda el la ok distriktoj en Nord-Jorkŝiro (angle: North Yorkshire), la plej granda graflando aŭ provinco en Anglio.

La regiono famas pro agrikulturo, kaj kuŝas en la ebena kaj fekunda Valo de Jorko (angle: Vale of York). La urbo Selby estas facile atingebla per trajno, kaj tie troviĝas ampleksa aŭtobus-servo. Ankaŭ trairas Selby-on la "Trans Pennine Trail" longdistanca bicikla vojo.

La abateja preĝejo staranta apud la bazarplaco estas la plej elstara konstruaĵo en Selby; ĝi ankoraŭ funkcias kiel paroĥa preĝejo. Tiu preĝejo kaj la ĝet-kajo de la abato (angle: Abbot's Staithe) estas la solaj restaĵoj de granda monaĥejo, fondita en la jaro 1069. Reĝo Vilhelmo la Konkeranto (William the Conqueror), vizitante urbon Jorko (angle: York) tiutempe, permesis al monaĥo Benedikto fondi la abatejon, kaj cedis terenon al tiu abatejo por subteni ĝin. Benedikto, ĵus alveninte el Francio, ne multon konstruigis. Lia sekvanto, abato Hugo, planis plejparton de la nuna konstruaĵo.

La abatejo dominis la urbon ĝis la jaro 1539. Efektive, Selby ekzistas pro tiu establo. En 1539 reĝo Henriko la 8-a malfondis la abatejon. Tiu severe malutilis al la loka ekonomio. Tamen novaj rimedoj aperis. Ŝipoj ne povis navigi pli malproksimen de la maro ol ĝis Selby. Tial oni konstruis ĝetkajojn por enŝipigi varojn el Leeds kaj okcidenta Jorksiro (angle:West Riding of Yorkshire). La Selby-a kanalo inter la rivero Aire kaj la rivero Ouse, kaj pli poste fervojo inter Leeds kaj Selby pligravigis la riverhavenon. Tia komerco finiĝis post kiam la haveno en urbo Goole disvolviĝis.

En la fino de la 19-a jarcento Selby trovis sin en centro de voj- kaj fervoj-reto. Grava pagponto trans la rivero Ouse konstruiĝis en la jaro 1792. Tiu pagponto renovigis en 1969 kaj en 1991 la ponto fariĝis senpaga. Diversaj fabrikoj alvenis pro la bona situo. Industrie baziĝis ĉefe sur agrikulturaĵoj, kemiaĵoj kaj ŝipkonstruado. Ŝipkonstruado okazis en Selby ĝis 1992.

Ĉiulunde okazas fama stratbazaro, kaj pli malgranda bazaro ĉiusabate. La brutofoiro nuntempe lokiĝas en speciala loko ĉe la urbolimo; tiu foiro okazas ĉiuvendrede.

Signifo de la nomo Selby

La kombino de skandinavia sufikso (-by signifanta bieneto) kun malnovangla elemento tendencas konfirmi, ke homoj unue enloĝiĝis tie sub dana influo. Modernaj kleruloj pri loknomoj opinias, ke Selby signifas "loĝloko en salika arbetaro". Tamen la monaĥoj ĉe Selby konsideris (ne malkredeble), ke la nomo de sia abatejo estiĝis pro la multaj fokoj (angle: sea-calves aŭ seals) ĉe tiu riverkurbo.

Partneraj urboj

Eksteraj ligiloj

  • http://www.selby.gov.uk
  • http://www.dti.gov.uk/energy/coal/selby_mine_review/selbyreview.pdf Arkivigite je 2006-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
  • http://www.selbyabbey.org.uk

Read next

In 30 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article