Segao (france Séga) estas unu el la gravaj muzikaj ĝenroj de Mauricio. Ĝi havas devenojn en la muziko de sklavoj kaj ties posteuloj sur la insulo kaj estas kutime kantita en Maŭrica kreolo.
Segao estas ankaŭ populara muziko sur la insuloj de Agalega kaj Rodrigues same kiel Reunio kaj Sejŝeloj, kvankam la muziko kaj dancoj malsamas kaj ĝi estas kantita en la respektivaj kreolaj lingvoj. En la pasinteco, la Sega-muziko estis farita nur per tradiciaj instrumentoj kiel ravano kaj triangulo, kaj ofte ĝi estis kantita proteste kontraŭ maljustaĵoj en la Mauricia socio; ĉi tiu aparta versio de la segao estas konata kiel Santé engagé.
En Esperanto
- Mary-Jane Gaspard; kanto: Nur Amiko [1]
- Negro Pou Lavi: kanto La Persisto, esperanto-versio de la kanto Persévérance
Vidu ankaŭ
- Negro Pou Lavi (maŭrica kreola "Nigra por vivo"), sagao-grupo el Maŭricio.
Eksteraj ligiloj
(eo) Nigra por la vivo, CDELI, kun filmeto "La Persisto"
