factograf
EO

medioprotekta organizo

Sea Shepherd

Sea Shepherd

Key facts

dato de fondo aŭ kreo1977
estasneprofitcela organizaĵo, internacia ne-registara organizaĵo
landoUsono
fondintoPaul Watson
troviĝas en administra unuoFriday Harbor
All data from the card 4
Komenco
1977
Landoj
Usono
Sidejo
Friday Harbor
Retejo
Oficiala retejo

La Mara Paŝtisto (angle Sea Shepherd Conservation Society) estas medioprotekta organizo kun sidejo en Friday Harbor en usona federacia ŝtato Vaŝingtonio, kiu agadas precipe por protekto de maroj, kontraŭ balenĉasado, ĉasado de fokoj kaj senkontrola troa fiŝkaptado. Sea Shepherd estas neprofitcela fondaĵo kaj estas financata per donitaĵoj. Ĝi estis fondita en 1977 fare de Paul Watson kiu estis unu el la unuaj membroj de Greenpeace.

La organizo gvidas agadojn sur internaciaj akvoj kontraŭ ĉasistoj de balenoj, fokoj, delfenoj. La organizo – laŭ propraj eldiroj – sinkigis ekde 1979 dek balenkaptajn ŝipojn. Ĉar la organizo agadis kontraŭ leĝ-rompantoj, neniu juĝakuzis ĝin pro tiuj fakte nejuĝeblaj agadoj. Sea Shepherd Conservation Society akcentas, ke ĝiaj agadoj celis neniam homojn.

Sea Shepherd havas nun (2009) floton el tri ŝipoj. La Farley Mowat estis aĉetita en 1996 de norvega esplora instituto, ĝi longas 54 metrojn kaj havas registran tunon de 659. la dua ŝipo komence havis la nomon Robert Hunter, estis alinomita en 2007 al Steve Irwin, ĝi havas la longon de 53 m, estis konstruita en 1975, servis longtempe ĉe Scottish Fisheries Protection Agency.

La tria ŝipo Sirenian estis posedaĵo de la usona marborda gardistaro kaj estis konstruita en 1955. La ŝipo ricevis en 1979 pli fortan motoron kaj iĝis tiel pli rapida. Sea Shepherd akiris ĝin en 1991, ĝi estis alinomata en 2006 al Yoshka.

Ekde novembro de 2007, la ŝipoj Farley Mowat kaj Robert Hunter estas sub nederlanda flago.


Eksteraj ligiloj

  • https://seashepherd.fr/ Oficiala retejo angle

Read next

In 29 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article