factograf
EO
Sign in

komunumo de Sudtirolo, Italio

Schenna

Schenna

Key facts

loĝantaro3 030
areo48,13km²
estaskomunumo de Italio, setlejo
landoItalio
supermara alteco600m
troviĝas en administra unuoSudtirolo
All data from the card 18
Ŝtato
Italio
Regiono
Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo
Provinco
BZ Sudtirolo
Geografia situo
46° 41′ N, 11° 11′ O 46.69004611.186563
Supermara alteco
600 m
Areo
48 km²
Loĝantaro
3030 (2023)
Loĝdenso
63 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj
Schennaberg, Tall, Verdins
Najbaraj komunumoj
Hafling, Kuens, Merano, Riffian, St. Leonhard in Passeier, Sarntal kaj Tirol
Patrono
ĉielenpreno de Maria
Festa tago
15-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj
Schennaner germane kaj scennesi itale
Poŝtkodo
39017
Imposta kodo
I519
Kodo laŭ ISTAT
021087
Telefona prefikso
0473
Retpaĝo
Oficiala retejo

Schenna (itale Scena) estas komunumo de la pliparte germanlingva aŭtonoma provinco Sudtirolo en norda Italio. Ĝi situas proksime al Merano kaj proksimume 30 km nordoriente de la provinca ĉefurbo Bolzano-Bozen. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 030 loĝantoj sur areo de 48,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 63 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Hafling, Kuens, Merano, Riffian, St. Leonhard in Passeier, Sarntal kaj Tirol.

Historio

Ekde la 6-a jarcento la areo estis loĝata de homoj devenantaj el Frankonio kaj Bavario. Dum la mezepoko estis konstruita la kastelo Schenna, kiu nuntempe estas la plej grava vidindaĵo de la vilaĝo. La plej grava famulo, kiu estas ligita al Schenna, estas la arkiduko Johano de Aŭstrio. En 1845 li aĉetis la kastelon Schenna kaj post sia morto li estis entombigita en aparte konstruita novgotika maŭzoleo.

Ekonomio

Dum la lastaj 40 jaroj la tiama kampara vilaĝo iĝis gravega turisma centro. Ĉeestas multaj hoteloj ankaŭ de altaj kategorioj kaj la tranoktoj estas pli ol unu miliono jare.

Tamen, aparte en la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo, konserviĝis la kampara karaktero. Videblas belaj malnovaj biendomoj meze de zorgeme kultivitaj pomarbaroj.

Lingva distribuo

La plejmulto de la loĝantoj (98%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 1,5% parolas denaske la italan.

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo (germane kaj itale)
  • retejo pri la kastelo Schenna, jen germane, angle kaj itale


Read next

In 50 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article