factograf
EO

Urbo en Kalifornio, Usono

San-Francisko

San-Francisko

Key facts

loĝantaro873 965
areo601km²
estasurbo en Usono, urbego
landoUsono
dato de fondo aŭ kreo1776-Junio-29
supermara alteco30m
estroDaniel Lurie
kontinentoNordameriko
troviĝas en administra unuoKalifornio
oficiala lingvoangla lingvo
All data from the card 8
Ŝtato
Usono
Subŝtato
Kalifornio
En TTT
Oficiala retejo
Urbestro
Daniel Lurie
Loĝantaro
873 965 (2020)
Loĝdenso
1 455 loĝ./km²
Alto
30 m
Areo
600,592202 km² (6 005 9.2 202 ha)
Montetriĉa tereno de San Francisko (Filbert Street)
Montetriĉa tereno de San Francisko (Filbert Street)
2 images

San-Francisko, Sanfrancisko aŭ San Francisko (angle kaj hispane San Francisco [san fransisko]) estas urbo en la usona ŝtato Kalifornio. Ĝi estas la ĉefa urbo de la Areo de la Golfeto de San-Francisko.

Ĝi estis fondita tie, kie nun lokiĝas la kvartalo Mission, fare de franciskanoj kaj nomita en 1847 laŭ sankta Francisko el Asizo.

Dum la ora febro de 1849, ĝi kreskis ĉar ĝi estis la enirejo al la ora minlando.

Ekzistas metroo, tramoj kaj publikaj busoj; urbo-specifa transportilo estas la Kablotramo (cable car), kies tri linioj grimpas la krutajn stratojn de la urbocentro helpe de ŝnurego, kiu sub la strato kuras kun konstanta rapideco de ĉirkaŭ 30 km/h. Por la trafiko inter la urbo kaj ĝiaj antaŭurboj, precipe aliflanke de la Golfo de San-Francisko, servas la fervoja sistemo BART. Ligon al la regiono sude de la urbo provizas la fervoja kompanio Caltrain.

San-Francisko iĝis unu el la ĉefaj urboj por gejoj (kvartalo Castro) kaj por usonaj ĉinoj (tipe en kvartalo Chinatown, "Ĉinio-urbo").

En la finaj 1990-aj jaroj, ĝi logis ankaŭ riĉajn komputilfirmaanojn laborantajn en proksima Silicon Valley.

Historio

La Konferenco pri Internacia Organizado de Unuiĝintaj Nacioj (UNCIO laŭ anglalingva nomo, KIOUN en Esperanto), ofte konata kiel Konferenco de San-Francisko, estis kunveno de delegitoj el la 50 ŝtatoj de Aliancanoj, kiu okazis el la 25a de aprilo al la 26a de junio 1945 en San-Francisko. La kunveno rezultis en la kreo de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La 24-an de oktobro 1945 fondiĝis Unuiĝintaj Nacioj en San-Francisko.

La flago de la urbo San-Francisko en Kalifornio bildigas fenikson leviĝantan el fajro. Ofte esprimiĝis la supozo ke temus pri simbolo de la urbo restariĝanta post la tertremo de 1906 kaj sekvaj bruloj. Tamen, la flago mem datiĝas plurajn jarojn pli frue, ĉirkaŭ la jaro 1900.

Vizitindaĵoj

Konataj urbanoj

Interalie mortis en la urbo (plej bone estas ordigi laŭ naskiĝjaroj, kronologie. Pli kompleta listo, ordigita alfabete, ankoraŭ aperas en kategorio Mortintoj en San-Francisko):

Servoj

San Francisko el Marin Headlands, kun Golden Gate Bridge en antaŭo
San Francisko el Marin Headlands, kun Golden Gate Bridge en antaŭo
Vicdometoj kun panorama vido al la urbo en fono
Vicdometoj kun panorama vido al la urbo en fono
Financa centro de San Francisko
Financa centro de San Francisko
3 images

Amaskomunikiloj

San-Francisko en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la civilizajn atingojn de San-Francisko:

„  Nun ambaŭ ŝvebas super la Huver-Dama digego, artlagon kuntenanta ĉe Kolorada Kanjono, kaj vojaĝante venas al San-Francisko mirluma, kuŝanta sur holmaro kaj trairata de pontoj: -Jen l'Urbodomo kaj la Federacia Sidejo, la Hejmo de l'Opero, la Katedralo gracia, jen Ponto Oreporda, kiun gigantoj abisme super rodakvoj tenas per la brakegoj elastaj. Ĉu tiaj homaj faroj ne estas rave mirindaj kaj ne demonstras plene pri la racio de homoj, ĉar trafe al medio ili sukcesis adapti? ”

Esperanto en San-Francisko

Inter la 22-a kaj 29-a de aŭgusto 1915 en la urbo okazis la 11-a Universala Kongreso de Esperanto, kiun pro la tiutempe ardanta Unua Mondmilito sukcesis partopreni nur 163 aliĝintoj el 16 landoj, el Eŭropo nur malmultaj. Ĉeftemo de la kongreso estis "Kiel reorganizi la fortojn post la milito?"

La urbo gastigis la Landan Kongreson de ELNA en 1970, 1976, 1979, 1983, 1986, kaj 1997, krom pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-renkontiĝoj. La golfa urbaro estas en lastaj jardekoj la plej forta regiono por la Esperanto-movado en Usono.

La loka e-klubo estas la San-Franciska Esperanta Regiona Organizo (SFERO Arkivigite je 2022-08-11 per la retarkivo Wayback Machine.

Vidu ankaŭ

Panorama vido
Panorama vido

Read next

In 196 languages

eoAfrikaansAlemannischአማርኛaragonésÆngliscالعربيةالدارجةمصرىasturianuazərbaycancaتۆرکجهбашҡортсаBasa BaliBoarischбеларуская (тарашкевіца)беларускаябългарскиbamanankanবাংলাབོད་ཡིགবিষ্ণুপ্রিয়া মণিপুরীbrezhonegbosanskicatalàChavacano de Zamboanga閩東語 / Mìng-dĕ̤ng-ngṳ̄нохчийнCebuanoTsetsêhestâheseکوردیcorsuqırımtatarcačeštinaчӑвашлаCymraegdanskdagbanliDeutschZazakiडोटेलीΕλληνικάemiliàn e rumagnòlEnglishespañoleestieuskaraestremeñuفارسیsuomiNa Vosa VakavitiføroysktfrançaisarpetanNordfriiskFryskGaeilge贛語GàidhliggalegoگیلکیAvañe'ẽગુજરાતીGaelgHausa客家語 / Hak-kâ-ngîHawaiʻiעבריתहिन्दीhrvatskiKreyòl ayisyenmagyarհայերենԱրեւմտահայերէնinterlinguaBahasa IndonesiaInterlingueIlokanoгӀалгӀайIdoíslenskaitaliano日本語JawaქართულიQaraqalpaqshaTaqbaylitKabɩyɛKumoringGĩkũyũқазақшаYerwa Kanuri한국어къарачай-малкъарکٲشُرRipoarischkurdîkernowekкыргызчаLatinaLadinoLëtzebuergeschLimburgsLadinlombardlingálaລາວlietuviųlatviešuмокшеньMalagasyолык марийMāoriмакедонскиമലയാളംмонголमराठीкырык марыBahasa MelayuMaltiမြန်မာဘာသာمازِرونیPlattdüütschनेपालीनेपाल भाषाNederlandsnorsk nynorsknorskDiné bizaadoccitanиронਪੰਜਾਬੀKapampanganPapiamentuPicardDeitschpolskiPiemontèisپنجابیNawatپښتوportuguêsRuna Simiromânăрусскийсаха тылаᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤsardusicilianuScotsسنڌيsrpskohrvatski / српскохрватскиසිංහලSimple EnglishslovenčinaslovenščinaanarâškielâSoomaaligashqipсрпски / srpskiSeeltersksvenskaKiswahiliślůnskiதமிழ்తెలుగుтоҷикӣไทยTagalogtolışitoki ponaTürkçeтатарча / tatarçachiTumbukaTwireo tahitiудмуртئۇيغۇرچە / Uyghurcheукраїнськаاردوoʻzbekcha / ўзбекчаvènetovepsän kel’Tiếng ViệtVolapükWinaray吴语მარგალურიייִדישYorùbáZeêuwsⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ ⵜⴰⵏⴰⵡⴰⵢⵜ文言閩南語 / Bân-lâm-gí粵語中文

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article