factograf
EO

urbo en Samara Provinco, centra federacia regiono, Rusio

Samara

Samara

Key facts

loĝantaro1 154 223
areo541km²
estasurbego, urbo
landoRusio
dato de fondo aŭ kreo1586
supermara alteco100m
All data from the card 10
Ŝtato
Rusia Federacio
Regiono
Centra federacia regiono
Provinco
Samara provinco
Poŝtkodo
443000–443999
En TTT
Oficiala retejo
Urbestro
Yelena Lapushkina
Loĝantaro
1 154 223 (2025)
Loĝdenso
2 133 loĝ./km²
Alto
100 m
Areo
541 km² (54 100 ha)
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por samnoma provinco de Rusio rigardu la paĝon Samara provinco (Rusio). Por samnoma provinco de Filipinoj legu la artikolon Samara provinco (Filipinoj). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilojn Samara (apartigilo) kaj Samaro (apartigilo).

Samara (ruse Самара) estas milionurbo en Samara provinco en Rusio. Samara estas la sesa plej granda urbo de la lando kaj estas grava universitata urbo. Laŭ la stato de 2025 en la urbo vivis 1 154 223 loĝantoj sur areo de 541 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 133 loĝantoj/km². Samara estas sur maldekstra bordo de rivero Volgo (Волга).

Ĝi estis nomata Kujbiŝev (Куйбышев) ekde 1935 ĝis 1990. (Ekzistas ankaŭ la alia urbo Kujbiŝev en Novosibirska provinco en Rusio. Ankaŭ la alia urbo Bolgar en Tatarstano en Rusio antaŭe estis nomata Kujbiŝev.)

Bazaj informoj

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 36401.

La interurba telefona kodo estas 8462, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 1 horo (en jaro 2005).

En jaro 1959 la urbo havis 806 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 1176 mil loĝantojn.

Geografio

Samara estas sur maldekstra bordo de rivero Volgo (Волга) kiu ĉi tie estas Saratova akvujo (Саратовское водохранилище) ĉe enfluo de rivero Samara (Самара).

Historio

Riverborda panoramo de Samara
Riverborda panoramo de Samara

La unua mencio okazis en 1357. Samara estis fondita en 1586 kaj ricevis urban staton en 1780.

Edukado

En Samara 14 universitatoj kaj aliaj altlernejoj funkcias, la plej fama okupiĝas pri spacoveturado.

Ekonomio

Samara estas urbo de la peza industrio. Dum la 2-a mondmilito fabrikoj por flugmaŝinoj translokiĝis el la okupitaj lokoj tien.

Trafiko

Samara havas internacian flughavenon kaj gravan fervojan stacidomon. La rivera haveno faras kontaktojn kun Volgogrado, Rostov, Nigra Maro, Kaspia maro, Niĵnij Novgorod, Moskvo kaj Balta maro. En la urbo krom la kutimaj vojaĝiloj ankaŭ metroo funkcias. Tramoj funkcias ekde la 25-a de februaro 1915.

Ĝemelurboj

Ortodoksa katedralo en Samara
Ortodoksa katedralo en Samara

Esperanto en Samara

En la urbo funkcias esperanto-klubo ekde la frua 20-a jarcento. Ĝi tenas kontaktojn kun la esperanto-klubo de Stuttgart, kiu estas ĝemelurbo de Samara.

Esperantistoj:

Vidu ankaŭ

Read next

In 124 languages

eoAfrikaansалтай тилአማርኛالعربيةمصرىasturianuKotavaazərbaycancaتۆرکجهбашҡортсаBasa Baliбеларуская (тарашкевіца)беларускаябългарскиবাংলাbrezhonegbosanskiбуряадcatalàнохчийнCebuanoکوردیqırımtatarcačeštinaсловѣньскъ / ⰔⰎⰑⰂⰡⰐⰠⰔⰍⰟчӑвашлаCymraegdanskDeutschΕλληνικάEnglishespañoleestieuskaraفارسیsuomiNa Vosa VakavitiføroysktfrançaisNordfriiskFryskGaeilgegalegoHausa客家語 / Hak-kâ-ngîעבריתहिन्दीhrvatskihornjoserbscemagyarհայերենԱրեւմտահայերէնBahasa IndonesiaInterlingueIdoíslenskaitaliano日本語ქართულიқазақша한국어перем комикомикыргызчаLatinaLimburgsLadinlietuviųlatviešuMalagasyолык марийMāoriмакедонскимонголमराठीမြန်မာဘာသာэрзяньمازِرونیNederlandsnorsk nynorsknorskoccitanиронpolskiپنجابیپښتوportuguêsRuna Simiromânăрусскийсаха тылаScotssrpskohrvatski / српскохрватскиSimple Englishslovenčinaslovenščinaanarâškielâсрпски / srpskisvenskaKiswahiliślůnskiதமிழ்тоҷикӣไทยTagalogtolışiTürkçeтатарча / tatarçachiTumbukaTwiудмуртукраїнськаاردوoʻzbekcha / ўзбекчаvepsän kel’Tiếng ViệtVolapükWinaray吴语მარგალური閩南語 / Bân-lâm-gí粵語中文

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article