factograf
EO
Sign in

urbo en la Norda Distrikto de Israelo

Safed

Safed

Key facts

loĝantaro35 700
areo29,25km²
estasurbo
landoIsraelo
supermara alteco900m
priskribita en fontoJuda Enciklopedio de Brockhaus kaj Efron
All data from the card 5
En TTT
Oficiala retejo
Loĝantaro
35 700 (2018)
Loĝdenso
1 221 loĝ./km²
Alto
900 m
Areo
29,248 km² ( 292 4.8 ha)

Safed (hebree: צְפַת, [cfat]) estas urbo en la Norda Distrikto de Israelo. Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 35 700 loĝantoj sur areo de 29,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 221 loĝantoj/km². Laŭ la Israela Centra Oficejo de Statistiko en 2003, ĝi havas 26.600 loĝantojn.

Krome, ĝi ankaŭ estas konsiderita la regiona "ĉefurbo" de la supra Galileo la plej norda regiono de Israelo.

Safed estas rigardata kiel unu el la judaj Kvar Sanktaj Urboj, kun Jerusalemo, Tiberiado, kaj Hebron, kaj ĝi estas centro por la Kabalo, formo de juda mistikismo. Ĝi ankaŭ estas fama kiel populara feriejo kun plaĉaj someroj kaj neĝaj vintroj kun multe da plantaĵo danke al ĝia alteco de 900 metroj kaj alta precipitaĵo. En la centro de la urbo estas fortreso de la tempo de krucmilitiroj.

Partneraj urboj

Dum ĉirkaŭ 20 jaroj, ĝis 2014, Safed ankaŭ havis ĝemelan aliancon kun la urbo Lilo / Lille, Francio. Post la Operaco Ŝirma Marĝeno, la Urba Konsilio de Lilo, kiu havas similan aliancon kun Nablus, unuflanke decidis frostigi la ĝemelan aliancon en protesto kontraŭ la agoj de Israelo en la Gaza Sektoro.

Read next

In 59 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article