factograf
EO
Sign in

S-Bahn

S-Bahn
Emblemo de S-Bahn en Germanio kaj Svisio
Emblemo de S-Bahn en Germanio kaj Svisio
Emblemo de S-Bahn en Aŭstrio
Emblemo de S-Bahn en Aŭstrio
Komparo de metroo kaj S-Bahn: Metroo-linioj ekzistas memstare kaj ne konektas vilaĝojn ĉirkaŭ urbo. S-Bahn linioj konektas vilaĝojn ĉirkaŭ urbo kaj krom tio ekzistas kutime kelkaj stacidomoj en urbcentro, inter kiuj povas vojaĝantoj uzi iun ajn linion de…

4 images

S-Bahn estas nomo de sistemo de urba kaj apudurba fervojo, kiu estas parto de apudurba kaj urba amasa transporto. Nomo S-Bahn estas uzata en germanlingvaj landoj. La nomo devenas de la germana lingvo kiel mallongigilo de Stadtschnellbahn , Stadtbahn (urba fervojo) aŭ Schnellbahn.

S-Bahn en Aŭstrio

Nuntempe ekzistas 6 sistemoj S-Bahn.

  • S-Bahn de Karintio
  • S-Bahn de Salzburg
  • S-Bahn de Stirio
  • S-Bahn de Tirolo
  • S-Bahn de Vieno: la plej granda kaj samtempe la plej malnova. Lanĉita en jaro 1964, sed maljam de jaro 2005 oni ekuzis nomon S-Bahn.
  • S-Bahn de Vorarlbergo

Sistemoj similaj al S-Bahn en aliaj landoj

Ĉeĥio

En Ĉeĥio ekzistas du regionaj sistemoj de apudurbaj trajnoj kun nomo Esko: en Moraviasilezia regiono kaj en Mezbohemia regiono. Linioj de trajnoj uzas markon S (personaj trajnoj) kaj R (por senhaltaj trajnoj kaj rapidtrajnoj). Tiu ĉi sistemo de markado estas uzata ankaŭ en Integrita trafika sistemo de la Sudmoravia regiono, sed la linioj ne havas oficialan nomon Esko.

In 25 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article