factograf
EO
Sign in

Ruldomo

Ruldomo
Historiaj ruldomoj en Germanio
Historiaj ruldomoj en Germanio

Ruldomo (ruldometo, loĝveturilo; karavano estas evitinda vorto) estas movebla domo, kiu per tirhoko povas esti fiksata al aŭtomobilo, do iaspeca remorko. Por la plejmulto de la homoj ruldomo estas loĝejo nur dum la ferioj, sed kelkiuj permanente loĝas en ĝi. Ofte tiuj estas homoj havante profesion pro kiu ili daŭre devas vojaĝi kiel kunlaborantoj de cirko.

Feriantoj vojaĝas per ruldomo al kampadejo kie ili luas starlokon. Moderna ruldomo nuntempe estas provizita per luksaj ekstraĵoj kiel necesejo, varma fluanta akvo, hejtilo, fridujo kaj frostigilo.

Similan celon, sed propran propulson havas kampadveturiloj. Malavantaĝo kompare al ĝi estas, ke ruldomoj ne rajtas tiom rapide veturi. Avantaĝoj de ruldomo estas, ke ĝi kostas multe malpli ol kampadveturilo.

Read next

In 46 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article