Rukajja bint Muhammad aŭ Ruqayya bint Muhammad (601-624) (en araba: رقية بنت النبي محمد) estis filino de la Profeto Mohamedo kaj de lia unua edzino Ĥadiĝa bint Ĥuvajlid. Ŝi edziniĝis al Utbah ibn Abu Lahab, sed li divorcis el ŝi post ŝia konverto al islamo. Ŝi estas menciita kiel "tiu kiu migris dufoje", ĉar ŝi partoprenis kaj en la migrado al Abisenio kaj en la migrado al Medino. Ŝi mortis en Medino en la jaro 624, samtempe kun la batalo de Badr.
Post sia divorco el Utbah ibn Abu Lahab, Uthman ibn Affan edzinigis ŝin kaj kun ili havis filon nome Abd-Allah, sed tiu mortis tre juna.