factograf
EO
Sign in

komunumo de Svislando

Rubigen

Rubigen

Key facts

loĝantaro2 929
areo6,93km²
estaskomunumo en Svislando
landoSvislando
supermara alteco549m
troviĝas en administra unuoBerno-Mezlando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rubigen (stacidomo).

Rubigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2865 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Rubigen situas en la Svisa Mezlando ĉe la orienta bordo de la rivero Aro, proksimume 10 kilometrojn sudoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Rubigen, Kleinhöchstetten, Oberholz, Hunziken (apud la ponto trans Aro) kaj Beitenwil, kaj la nova kvartalo Schwarzbach.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,93 km², de kiuj 19,9% estas kovritaj de arbaro, 53,5% servas por agrikulturo kaj 20,9% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Rubigen limas en nordoriento al Worb, en oriento al Trimstein, en sudo al Münsingen, en okcidento al Belp, kaj en nordokcidcento al Allmendingen.

Trafiko

Tra Rubigen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Berno al Thun, kiu en la centro de Rubigen kruciĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Worb al Belp. Tra la komunuma teritorio pasas la svisa aŭtovojo A6, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Rekte aliflanke de la rivero Aro situas la internacia Flughaveno Berno-Belp. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno tra Thun al Brigo. Krome ekzistas buslinio de Belp al Worb.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rubigen datiĝas el la jaro 1267 kiel Rubingen. Jam pli frue menciiĝis la setlejeto Hunziken en la jaro 982 kiel Huncinga. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj diversaj objektoj el la neolitiko, bronzepoko kaj La-Tène-epoko. Dum mezepoko Rubigen estis parto de la Senjorujo Münsingen. Ekde la 16-a jarcento Rubigen apartenis al la berna tribunalejo Konolfingen. En la iama Kastelo Rubigen en la vilaĝeto Beitenwil hodiaŭ troviĝas socipedagogia komunumo. En la jaro 1993 Allmendingen ĉe Berno, kiu ĝis tiam estis parto de Rubigen, disiĝis de la komunumo kaj fariĝis aparta loĝantarkomunumo.

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo de la komunumo Rubigen
  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Rubigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)

Bildoj

Vilaĝeniro de Rubigen
Vilaĝeniro de Rubigen
Stacidomo de Rubigen
Stacidomo de Rubigen
Vilaĝeniro de Beitenwil
Vilaĝeniro de Beitenwil
Faktrabdomo en Beitenwil
Faktrabdomo en Beitenwil
Humanus-Domo en Beitenwil (iama Kastelo Rubigen
Humanus-Domo en Beitenwil (iama Kastelo Rubigen
5 images



Read next

In 28 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article