factograf
EO
Sign in

Ricimero

Ricimero

Key facts

naskiĝdato405
mortdato472-Aŭgusto-18
okupopolitikisto, oficiro
mortlokoRomo
postenoromia senatano
priskribita en fontoAllgemeine Deutsche Biographie
All data from the card 1
Postenoj
romia senatano

Ricimero (latine Ricimer; 405 - 472) estis militestro kaj fakta reĝo de Okcidenta Romia Imperio.

La patro de Ricimero originis el sueba reĝa genero. Lia patrino estis la filino de visigota reĝo Valio. Ricimero servis en romia armeo sub komando de Aecio. En 455 la vandala reĝo Genseriko konkeris Romon kaj Avito iĝis imperiestro. Avito nomumis Ricimeron militestro. Ricimero varbis la grandan armeon el germanoj kaj frakasis vandalojn.

En 457 Ricimero detronigis Aviton kaj nomumis Majorianon imperiestro. En 461 li ekzekutis Majorianon kaj nomumis Libio Severo imperiestro. Post la morto de Libio Severo Ricimero konvenciis kun Leono la 1-a (imperiestro de Orienta Romia Imperio) kaj oficialigis Antemion imperiestro. Ricimero edziĝis al Alipia (filino de Antemio).

En 472 Ricimero kverelis kontraŭ Antemio, konkeris Romon kaj mortigis Antemion. Poste li proklamis Olibrion imperiestro sed baldaŭ Ricimero kun Olibrio mortiĝis pro pesto.


Read next

In 41 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article