factograf
EO
Sign in

Rhinoptilus

Rhinoptilus

Rhinoptilus estas genro de kuruloj, grupo de vadbirdoj. Estas tri specioj, kiuj reproduktiĝas en Afriko kaj Suda Azio. Ili havas longajn krurojn, mallongajn flugilojn kaj longajn pintecajn bekojn kurbajn suben. Kvankam klasitaj kiel vadbirdoj, ili vivas en dezertoj kaj simile aridaj regionoj. Kiel la glareoloj, la kuruloj troviĝas en plej varmaj partoj de la Malnova Mondo. Ili ĉasas insektojn per vidado, perekstante ilin perpiede.

La specioj de tiu genro estis iam metitaj en aliaj genroj kiel Macrotarsius (Blyth), Chalcopterus (Reich.) kaj Hemerodromus (Heuglin). Kelkaj karakteroj de tiu granda afrika genro estas la beko, pli mallonga kaj pli fortika ol ĉe Cursorius, la okulorbitoj havas plumojn kaj la dua kaj tria primaraj preskaŭ egalas la plej longan. La tarso estas longa, la piedoj estas mallongaj kaj la ekstera fingro estas ligita per parta reto.

La ino demetas 2–3 ovojn surgrunde.

Specioj en taksonomia ordo

Read next

In 20 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article