factograf
EO
Sign in

Retservilo Apache

Key facts

dato de fondo aŭ kreo1995
dato de eldono1995
estasservila programaro
All data from the card 10
Aŭtoro
Robert McCool
Programisto
Apache Software Foundation
Lasta stabila versio
2.4.16(la 15-an de julio 2015)
Operaciumo
Windows, OS X, GNU/Linukso, Unikso, FreeBSD, Solaris, NetWare, OS/2, TPF, OpenVMS kaj eComStation
Programlingvo
C
Lingvo(j)
C/C++, XML
Evoluigstato
Aktiva
Programtipo
TTT-servilo
Permesilo
Apache License 2.0
Retejo
httpd.apache.org

Apache estas unu el la plej multe uzataj TTT-serviloj en la mondo. Ekzemplo de malfermita kodo samkiel Linukso.

Apache haveblas kiel memstara programo, sed ankaŭ kiel unu programo el la diversaj XAMPP-pakaĵoj (LAMPP – por Linukso, WAMPP – por Vindozo, amp4ecs – por eCs resp. OS/2). Ĉio haveblas senpage.

Instalo en Vindoza komputilo

Versio 2.0.55

Apache estas senpaga retservilo: vi povas elŝuti ĝin el la retejo de Apache.

Elektu: "download Apache server", kaj se via komputilo funkcias per Vindozo (angle Windows), elektu "Binary" de la versio "2.0.55".

Registru dosieron en vian komputilon, kaj lanĉu la instalon.

Al la demando: Network Domain, skribu: 127.0.0.1
Al la demando: Server Name, skribu: localhost
Al la demando: Administrator's Email Address, skribu vian retadreson

Akceptu la pordon 80, kaj la instalo estas finita. Lanĉu vian Apache-servilon.

Instalu vian retpaĝaron en: "C:/Program Files/Apache Group/Apache2/conf/httpd.conf" aŭ difinu alian lokon modifante la linion DocumentRoot en via servilo. Ĉiuokaze, nepre enmetu paĝon kun la nomo index.html tien, kiel enirpaĝon por via retpaĝaro.

Trovu vian propran IP-adreson per la komando "ipconfig /all" (alirinte al DOS per: start/Run/Cmd), kaj sciigu la trovitan IP-adreson al viaj konatoj – tiuj skribu tiun trovitan adreson en siaj retumiloj jene: http: //???.???.???.??? kie ???.???.???.??? estas la trovita adreso. Pordo 80 estu nepre malfermita.

Versio 2.4.16

Postuloj por Windows 10:

  • "Skype" estu forigita el la komputilo.
  • Servo "W3SVC" estu haltigita (net stop W3SVC) por liberigi pordon 80
  • "Microsoft Visual C++ 2015 redistributable" estu instalita en la komputilon

Instalo:

  • Elŝutu "Apache 2.4.16 Win32" el retejo Apache Lounge.
  • Malpaku la ZIP-dosieron en C:\Apache24
  • Redaktu C:\Apache24\conf\httpd.conf (Listen 80; ServerName 127.0.0.1; DocumentRoot "c:/Retejo"; <Directory c:/Retejo> -ekzemple-)
  • Instalu la servon Apache2.4 en C:\Apache24\bin (httpd -k install)
  • Startigu la servon Apache2.4 en C:\Apache24\bin (httpd -k start)
  • Zorgu ke "Apache HTTP Server" povu trapasi la fajroŝirmilon

Kontrolo:

  • Tajpu la adreson http://localhost en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
  • Tajpu la adreson http://127.0.0.1 en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla
  • Tajpu la IP-adreson de via propra komputilo en la retumilo: la enteno de index.html estu videbla

Instalo en Linuksa komputilo (Ubuntu 22.04 LTS)

Versio Apache/2.4.52

Instalo:

  • Malfermu konzolon per Ctrl-Alt-T
  • Tajpu sudo apt update
  • Tajpu sudo apt install apache2
  • apache jam estas preta funkcii
  • Se necese redaktu (Ctrl-Alt-T sudo gedit) /etc/apache2/apache2.conf aŭ /etc/apache2/ports.conf
  • La defaŭlta dosierujo estas /var/www/html

Kontrolo:

  • Same kiel por Windows
  • Oni krome zorgu, ke fajroŝirmilo ne malebligu aliron al la retejo. Laŭnecese, oni tajpu "sudo ufw disable" en konzolo.

Sistemoj

Apache ekzistas por diversaj operaciumoj, interalie Vindozo, Linukso, OS X, OS/2.

Eksteraj ligiloj

  • http://httpd.apache.org/ (ĉefa paĝaro pri la programo)
  • http://www.apachefriends.org/de/xampp-linux.html Arkivigite je 2007-09-01 per la retarkivo Wayback Machine (germana paĝaro pri LAMPP)
  • http://www.apachefriends.org/en/xampp-linux.html Arkivigite je 2012-05-01 per la retarkivo Wayback Machine (angla paĝaro pri LAMPP)
  • http://www.apachefriends.org/de/xampp-windows.html Arkivigite je 2007-08-30 per la retarkivo Wayback Machine (germana paĝaro pri WAMPP)
  • http://www.apachefriends.org/en/xampp-windows.html Arkivigite je 2008-12-19 per la retarkivo Wayback Machine (angla paĝaro pri WAMPP)
  • http://www.apache.org/dist/httpd/binaries/os2/ Arkivigite je 2007-09-13 per la retarkivo Wayback Machine (elŝutejo por la OS/2-versioj 2.0.59 kaj 1.3.37)
  • http://www.amp4ecs.de/index.php?id=87 Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine (elŝutejo por pli aktuala versio sub OS/2 resp. eCs)
  • http://www.apachefriends.org/en/xampp-windows.html Arkivigite je 2008-12-19 per la retarkivo Wayback Machine (elŝutejo de Xampp por Windows)

Read next

In 67 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article