factograf
EO

Regantaj kapitanoj (San-Marino)

Key facts

dato de fondo aŭ kreo1201
estaspublika posteno
landoSan-Marino
All data from the card 3
Komenco
13-a jarcento
Landoj
San-Marino
Retejo
Oficiala retejo

Du regantaj kapitanoj plenumas kolege la regan funkcion (regnestran kaj registarestran) de la Respubliko San-Marino.

La duonjaraj ofic-periodoj de la regantaj kapitanoj komenciĝas la 1-an de aprilo kaj la 1-an de oktobro. En la somera periodo estas ankaŭ la san-marina novjara festo, kiu okazas je la 3-a de septembro.

La regantajn kapitanojn elektas kiel duon (do kune en unu voĉdonado) la Granda kaj Ĝenerala Konsilio el inter siaj anoj, per absoluta plimulto de la voĉoj. Kandidatoj devas havi almenaŭ 25 jarojn kaj esti denaskaj sanmarinanoj.

La unuaj regantaj kapitanoj, Filippo da Sterpeto kaj Oddone Scarito, estis elektitaj la 12-an de decembro 1243; ili ankoraŭ portis la latinan titolon consules (konsuloj). Fine de la 13-a jarcento ili alprenis la titolojn "kapitano" kaj "defendanto". De la fino de la 16-a jarcento validas malpermeso de re-elekto dum tri jaroj, kiu preskaŭ ĉiam estis respektata.

Vidu ankaŭ

Read next

In 29 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article