factograf
EO

Primuso

Primuso

Key facts

dato de fondo aŭ kreo1892
estasentrepreno
landoSvedio

Primuso estas negranda senmeĉa kuiraparato funkcianta per bruligo de vaporigita petrolo (keroseno aŭ benzino) inventita en 1892 de svedo Frans Wilhelm Lindqvist.

Primusoj estis uzataj en la kuirejoj de urbaj multloĝejaj domoj ĝis la mezo de la 20ª jc, antaŭ la disvastiĝo de gasaj retoj, vendado de likvigita gaso en gasujoj kaj elektraj forneloj.

Konstruo

Skemo de la primusa brulilo
Skemo de la primusa brulilo

Premate de aerpremo, estigata unue per la mana piŝta pumpilo, kaj poste de la varmego, la likva brulaĵo leviĝas el la petrolujo per la tuboj A kaj B en la vaporigejon C; de tie la vaporiĝinta brulaĵo malsupriĝas per la tubo D kaj eliras tra la ajuto E. Poste la vapora brulaĵo miksiĝas kun la aero kaj forbrulas.

Por la normala iro de la procezo necesas ke la tuboj BCD estu varmegaj, tial por la komenca ekstera varmegigo kutime sub ili situas speciala telereto en kiu oni antaŭe bruligas iom da seka aŭ likva brulaĵo.

Antaŭ la apero de la primusoj la petrolaj kuiraparatoj funkciis simile al la olelampoj, en kiuj la petrolo el la petrolujo estis levata en la brulilo per meĉo. La flamo estis malforta kaj fulga (sekve de nekompleta forbrulo). La primusoj funkciantaj per vaporo kaj premo estas kuiraparatoj pli varmegaj kaj senfulgaj.

Deveno de la nomo

Anonco pri primuso de Svea (1925; la brulilo estas montrita dekstre)
Anonco pri primuso de Svea (1925; la brulilo estas montrita dekstre)
Komponantoj de primuso (angle)
Komponantoj de primuso (angle)
Sovetia primuso «Rekordo-1» (1984)
Sovetia primuso «Rekordo-1» (1984)
Ankoraŭ unu primuso
Ankoraŭ unu primuso
Primuso en akcepta tendaro Israela, ĉ. 1950
Primuso en akcepta tendaro Israela, ĉ. 1950
5 images

Baldaŭ post sia invento F.W. Lindqvist fondis la firmaon Primus AB, kiu komencis produkti primusojn sub la varmarko Primus (latine tiu vorto signifas «la unua»). Tiuj kuiraparatoj baldaŭ disvastiĝis internacie, kaj ankaŭ aliaj firmaoj komencis produkti similajn. Tamen komunlingve oni kutimis ilin ĉiujn nomi «primusoj».

La firmao plu ekzistas, kaj produktas diversajn varojn; ili portas la varmarkon Primus, tamen plejparte ne estas primusoj.

Read next

In 23 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article