factograf
EO

Premio

Premio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kun premo, kaj specife inter premiito kaj premito

Premio estas rekompenco, donacata al la plej indaj. Premioj estas disdonitaj pri literaturo, filmoj, ktp. La plej famaj premioj estas la Nobel-premioj.

Premio (de la latina praemium) estas ĉiu ajn varo aŭ kompenso de alia tipo, kiel donaco aŭ mono, kiun iu ricevas kiel danko aŭ agnosko pri peno, klopodo aŭ barakto realigita, kvankam ĉe kelkaj premioj intervenas hazardo, kaj en aliaj oni postulas (normale) krom la sorto, la aĉeton de produkto, servo, bileto aŭ vidi iun programon aŭ reklamon per televido, aŭ fari telefonan alvokon, por povi havi ŝancon atingi la premion; tiaj estas la premioj kiujn donas lotumadoj, tomboloj aŭ prilotadoj televidaj.

Celoj

En multaj lotumadoj kaj tomboloj, la enspezon oni dediĉas al bonfarado ĉu publika ĉu privata. Ekzemploj estas la ŝtataj loterioj, kaj la lotado de la Ruĝa Kruco de multaj landoj. Kelkaj premioj estas organizitaj de lokaj, regionaj aŭ naciaj registaroj, kaj aliaj de privataj institucioj aŭ individuoj, ĉu por bonfara celo ĉu por atingi sciencan aŭ teknologian helpon.

Klasado

Laŭ la formo atingi la premion, oni povus klasigi ilin en Premioj de Sciencoj, Artoj, Sportaj, Civilaj Meritoj, Militaj, Lernejaj, Loterioj kaj similaj lotumadoj, kaj komercaj prilotoj. Sed kelkaj institucioj kiuj donas premiojn inkludas diversajn kategoriojn, kaj povas esti pri diferenca merito aŭ peno, tiele tiu ĉi klasado estas valida nur por la jena listo:

Premioj al meritoj

Artaj Premioj

  • Akademia Premio - Usono (pri filmoj)
  • Premio Grammy - Usono
  • Premio Ariel - Meksikio
  • Premioj Casandra - Dominga Respubliko
  • Premioj El Heraldo de México
  • Premioj Estrella del Mar - Argentino
  • Premioj Globo de Oro - Usono
  • Premioj Lo Nuestro - Usono
  • Premioj Martín Fierro - Argentino
  • Premio Nacional de Artes Plásticas de España
  • Premio Nacional de Fotografía de España
  • Premioj Saturn
  • Premio Velázquez de Artes Plásticas
  • Premio Hugo
  • Premio Nebula
  • Premio Locus
  • Premio Edison Nederlando
  • Belartaj Premioj UEA

Registaraj

Honora Legio
Honora Legio
  • Medalo de la Kongreso (Usono)
  • Medalo de Caballero Águila (Meksikio)
  • Honora Legio (Francio)

Premioj ĉe Interreto

Read next

In 33 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article