factograf
EO

rapideco kun kiu energio estas transdonata, uzata aŭ transformata

Povumo

En fiziko, povumo (simbolo: P) povas esti aŭ mekanika, aŭ elektra aŭ optika.

Mekanika povumo

Mekanike, la povumo estas la kvanto da laboro W farita por unuo de tempo t. Eblas do vidi tion kiel fluon de energio, egale al rapido de ŝanĝo de energio en sistemo, difinite per:

{\displaystyle P={\frac {dE}{dt}}}

kie

La mezurunuo de povumo estas do energio dividite per tempo.

Povumo de forto

Se la aplika punkto de forto {\displaystyle {\vec {\mathrm {F} }}} (en neŭtono) moviĝas laŭ momenta rapido {\displaystyle {\vec {v}}} (en metro/sekundo), tiam la momenta povumo estas (en vatoj):

{\displaystyle {P}={\vec {\mathrm {F} }}\cdot {\vec {v}}\.}

Oni povas facile trovi tiun rezultaton per derivaĵo de la laboro de forto.

Povumo de momanto de forto

Se objekto rotacias sub la ago de momanto de forto {\displaystyle {\vec {\mathrm {C} }}} (en neŭtono.metro) kaj turniĝas kun angula rapido {\displaystyle {\vec {\Omega }}} (en radiano/sekundo), tiam la momenta povumo estas (en vatoj):

{\displaystyle {P}={\vec {\mathrm {C} }}\cdot {\vec {\Omega }}\.}

SI unuo

La unuo de povumo laŭ SI estas vato (W), kiu estas unu ĵulo por sekundo (J/s).

Ne-SI unuoj

Kelkaj el ili estas:

Elektra povumo

Elektre, pri kontinuaj tensio kaj kurento la povumo P donita al aparato estas:

{\displaystyle P=I\cdot U\,\!}

kiel

  • P estas la povumo, mezurata per vatoj (W)
  • U estas la tensio trans la aparato, mezurata per voltoj (V)
  • I estas kurento trairanta ĝin, mezurata per amperoj (A)

Se komponaĵo estas rezistilo, tiam veras la ĵula leĝo:

{\displaystyle P=I^{2}\cdot R\,\!}

aŭ

{\displaystyle P={\frac {U^{2}}{R}}}

kie

Optika povumo

Diagramo de simpla optikilo: la ŝajna bildo estas pli granda ol la objekto.
Diagramo de simpla optikilo: la ŝajna bildo estas pli granda ol la objekto.

Optike, la angula grandigeco G de optika sistemo (optikilo kiel konverĝa lenso, lupeo, mikroskopo) estas la kvociento de la angulo {\displaystyle \alpha '}, laŭ kiu oni vidas tra la sistemo la ŝajnan longon L de objekto, per la angulo {\displaystyle \alpha }, laŭ kiu oni rekte vidas objekton de longo l sen la optikilo:

{\displaystyle G={\frac {\alpha '}{\alpha }}\;.}

Kutime, oni proksimumas la angulojn per iliaj tangentoj:

{\displaystyle \alpha '\simeq {\frac {l}{f}}\;,} (konsiderante, ke la okulo estas proksime de la ĉefa fokuso)

kie {\displaystyle f} estas la ĉefa fokusa distanco;

{\displaystyle \alpha \simeq {\frac {l}{d}}\;,}

kie {\displaystyle d} estas la distanco inter la observantokulo, tielmaniere:

{\displaystyle G\simeq {\frac {d}{f}}\;.}

La povumo P de optika sistemo estas la kvociento de la angulo {\displaystyle \alpha '}, laŭ kiu oni vidas objekton tra optikilo, per la longo l de tiu objekto:

{\displaystyle P={\frac {\alpha '}{l}}\;,} la unuo de optika povumo laŭ SI estas radiano/metro.

Ju pli la angulo laŭ kiu oni vidas objekton estas granda, ju pli tamen tiu objekto estas malgranda, despli la povumo P estas granda. Oni kutime konsideras la aprioran povumon {\displaystyle P_{i}} per la proksimuma valoro {\displaystyle \alpha '}, do:

{\displaystyle P_{i}={\frac {1}{f}}\;,} kies la mezurunuo estas la dioptrio;

esprimita ankoraŭ kiel funkcio de G:

{\displaystyle P_{i}={\frac {G}{d}}\;,}

Kutime la elektita valoro de d estas 25 cm (konsiderata kiel la minimuma vido-distanco), do laŭ SI unuoj:

{\displaystyle P_{i}=4.G\;.}

Vidu ankaǔ

Read next

In 106 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article