factograf
EO

olimpika nacia teamo

Portugalio en la Olimpikoj

Portugalio en la Olimpikoj
All data from the card 3
IOK-kodo
POR
NOK
Portugala Olimpika Komitato
Retejo
comiteolimpicoportugal.pt (portugale)


Sportista teamo de  Portugalio en la Olimpikoj ekde la jaro 1912 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj nur en 1952, 1988, 1994, 1998 kaj ekde 2006 estis malgrandaj portugalaj teamoj, kiuj ĝis nun neniam atingis medalon. Tial pri la someraj aperoj kreiĝis apartaj artikoloj, kaj pri la vintraj aperoj resume informas listo sube de tiu ĉi paĝo.

La Portugala Olimpika Komitato (portugale Comité Olímpico de Portugal, akronime COP) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1909 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare.

Someraj Olimpikoj

Vidu ligilojn en la navigilo "Nacia teamo de Portugalio" sube de la paĝo.

Vintraj Olimpikoj

la portugala delegacio de unu skiisto (Danny Silva) kaj tri helpantoj en la Vintra Olimpiko 2010
la portugala delegacio de unu skiisto (Danny Silva) kaj tri helpantoj en la Vintra Olimpiko 2010
la skiisto Ke Quyen Lam en la vintra Olimpiko 2018
la skiisto Ke Quyen Lam en la vintra Olimpiko 2018
5 images

1952

En la Vintra Olimpiko 1952 en Oslo partoprenis 1 portugala sportisto. La honora flagoportanto estis la skiisto Duarte Silva. Medaloj ne atingiĝis.

1988

En la Vintra Olimpiko 1988 en Kalgario partoprenis 5 portugalaj sportistoj. La honora flagoportanto estis la bobisto António Reis. Medaloj ne atingiĝis.

1994

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 1 portugala sportisto. La honora flagoportanto estis la skiisto Georges Mendes. Medaloj ne atingiĝis.

1998

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 2 portugalaj sportistoj. La honora flagoportanto estis la liberstila skiisto Mafalda Pereira. Medaloj ne atingiĝis.

2006

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 1 portugala sportisto. La honora flagoportanto estis la skiisto Danny Silva. Medaloj ne atingiĝis.

2010

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 1 portugala sportisto (vidu la foton dekstre). La honora flagoportanto duan fojon estis la skiisto Danny Silva. Medaloj ne atingiĝis.

2014

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 2 portugalaj sportistoj. La honora flagoportanto estis la skiisto Arthur Hanse. Medaloj ne atingiĝis.

2018

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 2 portugalaj sportistoj. La honora flagoportanto estis la skikuristo Kequyen Lam. Medaloj ne atingiĝis.

2022

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 3 portugalaj sportistoj. La honoraj flagoportantoj estis la skiistoj Ricardo Brancal kaj Vanina Guerillot. Medaloj ankaŭ ĉi-jare ne atingiĝis.

Eksteraj ligiloj

Read next

In 34 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article