factograf
EO

Pokahontas

Pokahontas

Key facts

naskiĝdato1596
mortdato1617-Marto-21
okupoverkisto
mortlokoGravesend
edz(in)oJohn Rolfe
Pokahontas petas la vivon de John Smith, el la Historio de Usono de Cassel
Pokahontas petas la vivon de John Smith, el la Historio de Usono de Cassel

Pokahontas (naskiĝis ĉirkaŭ 1595; mortis la 21-an de marto 1617) estis indiĝena princino en Nord-Ameriko, filino de Ĉefo Paŭhatano.

Ŝiaj veraj nomoj estis Matoaka kaj Amonute, Pokahontas estis ŝia kromnomo dum juneco, rilate al ŝia petolema naturo (la vorto signifas petolulineto). Kiam ŝi estis baptita, ŝi ricevis la nomon Rebecca, kaj post sia edziniĝo nomiĝis Rebecca Rolfe.

Ŝi estas konata pro sia parto en la vivo de John Smith, angla aventuristo. Laŭ Smith, li estis kaptita de indiĝenoj, kaj nur pro la interveno de Pokahontas oni ne mortigis lin.

En 1614 Pokahontas edziniĝis kun John Rolfe, unu el la koloniintoj kaj en 1616 vojaĝis al Anglio kun li.

Ŝi naskis filon sed poste mortis kaj estis entombigita ĉe Gravesend en la angla provinco Kent.

Vidu ankaŭ

Fantazia 19-a jarcenta eŭropeca bildigo de Pokahontas
Fantazia 19-a jarcenta eŭropeca bildigo de Pokahontas

Read next

In 63 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article