- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Vyškov. Pri parto de municipo Kaliště temas artikolo Podivice (Kaliště).
Podivice (germane Podiwitz) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Vyškov en Sudmoravia regiono. Vivas ĉi tie 163 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Armea spaco Březina.
La municipo estadis tute ĉirkaŭita de armea spaco Březina, sed ekde la 1-a de januaro 2016 al la ĝisnuna katastra teritorio Podivice na Moravě estis alligita Cihelny u Podivic kaj en la oriento ĝi tiel jam najbaras kun municipoj Ondratice, Otaslavice kaj Brodek u Prostějova.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1143. En la jaro 1757 en proksimaj arbaroj lasis episkopo Ferdinand Julius Troyer z Troyersteinu konstrui ĉasistan kasteleton Ferdinandsruhe aŭ Ferdinandsko, kiu apartenis al katastro de la municipo ĝis la jaro 1977, kiam ĝi estis enmembrigita en unun el la katastroj kreantaj armean spacon Březina.
Dum la Dua Mondmilito en la jaro 1941 la tuta municipo estis perforte forloĝigita pro la tn. "Vyškova pafekzercejo - TÜP Wischau", sed post fino de la Dua Mondmilito en la jaro 1945 ĝi estis denove enloĝigita. El parto de la municipo estis kreita artileria pafekzercejo de la germana armeo. Por tiuj ĉi celoj estis en la ĉirkaŭaĵo de la municipo konstruitaj ferbetonaj kaŝejoj, el kiuj plej signifa estas maŝinejo nomita Gastejo Ĉe Verda florkrono (la kaŝejoj estis maskitaj kiel mastrumaj konstruaĵoj).
Loĝantaro
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 377 |
| 1880 | 422 |
| 1890 | 423 |
| 1900 | 419 |
| 1910 | 454 |
| 1921 | 427 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 406 |
| 1950 | 234 |
| 1961 | 275 |
| 1970 | 232 |
| 1980 | 215 |
| 1991 | 199 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 187 |
| 2011 | 192 |
| 2014 | 198 |
| 2016 | 201 |
| 2017 | 193 |
| 2018 | 184 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2019 | 177 |
| 2020 | 170 |
| 2021 | 169 |
| 2022 | 173 |
| 2023 | 173 |
| 2024 | 165 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2025 | 163 |
Memorindaĵoj
Pluaj fotoj

