factograf
EO
Sign in

TTT-ejo

Pinterest

Key facts

dato de fondo aŭ kreo2010-Januaro-16
estasretejo, interkona retejo, vikio
landoUsono

Pinterest estas socia reto kaj telefonaplikaĵo, kiu funkciigas softvarsistemon dizajnitan por malkovri informojn pri la Tutmonda Reto. Registrado estas postulata por uzo. La retejo estis fondita de Ben Silbermann, Paul Sciarra kaj Evan Sharp. Ben resumis la firmaon kiel "katalogo de ideoj", prefere ol kiel socia reto. Ĝi estis fondita en marto 2010.

Celo

Pinterest estas libera retejo, kiu postulas registradon por ĝin uzi. Uzantoj povas alŝuti, elŝuti, kaj administri bildojn konataj kiel pingloj kutime ordigitaj en tabuloj. Enhavo ankaŭ povas esti trovita ekstere de Pinterest kaj simile alŝutita al la retejo per butono "Pin It", kiu povas esti elŝutita kaj aldonita al la TTT-legilo. Kelkaj retejoj inkludas ruĝajn kaj blankajn "pinglu ĝin" butonojn sur eroj, kiuj permesas al Pinterest-uzantoj alpingli ilin rekte. En 2015, Pinterest efektivigis trajton, kiu permesas al uzantoj serĉi pere de bildoj anstataŭ pere de vortoj.

Demografio

Tutmonde, la retejo estas plej populara ĉe virinoj. En 2012, raporto trovis ke 83% de la tutmondaj uzantoj estis virinoj. Britio, aliflanke, estas escepto. Laŭ aĝdistribuo, la Pinterest uzantoj demografie similas al la usonaj intertuzantoj.

Read next

In 73 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article