factograf
EO

Piero di Cosimo

Piero di Cosimo

Key facts

naskiĝdato1462-Januaro-02
mortdato1522-Aprilo-12
okupopentristo
naskiĝlokoFlorenco
mortlokoFlorenco
ĝenroportreto
Morto de Prokriso.
Morto de Prokriso.

Piero di COSIMO aŭ Piero di Lorenzo (Florenco, 2a de januaro 1462​ - 12a de aprilo 1522) estis itala pentristo.

Biografio

Portreto de Simonetta Vespucci, ĉirkaŭ 1480. Muzeo Condé de Chantilly.
Portreto de Simonetta Vespucci, ĉirkaŭ 1480. Muzeo Condé de Chantilly.

Li estis filo de oraĵisto, kaj lernanto de la florenca pentristo Cosimo Rosselli, kiun li akompanis al Romo en 1481 post lia invito fare de Siksto la 4-a por partopreni en la ornamado de la flankaj muroj de la Siksta Kapelo: Piero kunlaboris en la freskoj Moseo kaj la Dek Reguloj kaj en la Montoprediko; honore al sia majstro li alinomiĝis post lia morto.

Lia verkaro enhavas montrojn de religia pentrarto, portretoj kaj mitologio. Li estis influita de Pollaiuolo, Leonardo da Vinci, Signorelli kaj finfine de Rafaelo kaj de la flandra pentrarto, ĉefe de Hugo van der Goes kaj lia Triptiko Portinari de la preĝejo de Sankta Egidio de la hospitalo de Santa Maria Nuova en Florenco, de kiu prenas modelon por siaj pejzaĝoj.

Lia klino al fantasto, lia emo al stranguloj kaj la aberaciaj formoj estis aliaj trajtoj de Piero di Cosimo kiu kondukos al remalkovro fare de la superrealistoj. Simila tendenco aperas ankaŭ en Botticelli. Lia originaleco kuŝas en liaj komponoj, sento de la naturo, intimeco kaj koloremo.


Read next

In 42 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article