factograf
EO

urbo en nuntempa Pollando

Piła

Piła

Key facts

loĝantaro71 735
areo103km²
estasurba komunumo
landoPollando
supermara alteco60m
kontinentoEŭropo

Piła - ĝis 1945 germanlingve Schneidemühl - estas urbo en la nuna provinco Grandpollando de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en ankaŭ samnoma distrikto Piła kaj estas la administra centro de la distrikto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 71 735 loĝantoj sur areo de 102,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 699 loĝantoj/km².

Ĝis 1920 la urbo estis parto de la Reĝlando Prusio kaj apartenis al la provinco okcidenta Prusio. Post la ribelo de Grandpolujo de 1920 kaj la Traktato de Versajlo la urbo restis lime de la Germana Regno kaj iĝis la sidejo de la provinca direktoro (germane nomita Landeshauptmann aŭ Landesdirektor) de la provizore instalita provinco Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio. Post 1945 la regiono estis alligita al komunista ŝtato kiu ekde 1952 oficiale nomiĝis Pola Popola Respubliko.

Partneraj urboj

Famuloj ligitaj kun la urbo

Eksteraj ligiloj

Cirklo en centro de la urbo
Cirklo en centro de la urbo
Preĝejo św. Antoniego
Preĝejo św. Antoniego
Preĝejo św. Rodziny nocą
Preĝejo św. Rodziny nocą
Fervoja stacidomo Piła Główna (Piła la ĉefa)
Fervoja stacidomo Piła Główna (Piła la ĉefa)
9 images
  • Oficiala retpaĝo de urbo Piła

Read next

In 47 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article