Fenikuloj (Phoeniculus) estas genro de birdoj en la familio Fenikuledoj. Ili estas limigitaj al sub-Sahara Afriko.
Taksonomio
La genron Phoeniculus enkondukis en 1821 la pola zoologo Feliks Paweł Jarocki kun Upupa erythrorhynchus (Latham) (la Verda arbupupo) kiel la tipa specio. La genronomo estas diminutivo de la greka vorto φοινιξ/foiniks, φοινικος/foinikos, nome fenikso.
La genro enhavas la jenajn kvar speciojn:
| Bildo | Scienca nomo | Ordinara nomo | Distribuo |
|---|---|---|---|
| Phoeniculus bollei | Blankakapa arbupupo | Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ganao, Gvineo, Kenjo, Liberio, Malio, Niĝerio, Ruando, Suda Sudano, Tanzanio kaj Ugando. | |
| Phoeniculus damarensis | Viola arbupupo | Angolo, Kenjo, Namibio, kaj Tanzanio. | |
| Phoeniculus somaliensis | Nigrabeka arbupupo | Ĝibutio, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Somalio, Sudano kaj Suda Sudano. | |
| Phoeniculus purpureus | Verda arbupupo | Sub-Sahara Afriko. |
La membroj de tiu genro havas longajn, iomete malsupren kurbecajn kaj pintajn bekojn kun fortikaj bazoj. Plej multaj pasigas la tagon en aroj de 5 ĝis 12 birdoj, akrobate grimpante sur arboj aŭ pendante sub branĉoj, kaj enmetante siajn bekojn en fendojn por serĉi insektojn kaj aliajn malgrandajn artikulojn. Ili povas apogi sin per siaj longaj vostoj kiel faras pegoj, sed la vostoplumoj ne estas rigidaj kiel tiuj de pegoj kaj facile eluziĝas. Kvankam iliaj piedoj estas fortaj, ilia malstabila kaj salteta flugo estas malforta kaj ne daŭras longe. Ili estas bruemaj kaj povas paŭzi de la serĉado de manĝaĵo por partopreni en "kunveno": ili kune "kaklas" aŭ "ridetas" kaj balanciĝas antaŭen-malantaŭen, per duonmalfermitaj flugiloj kaj la vosto oscilanta supren kaj malsupren. Tiu ceremonio helpas teni la grupon kune.
Ĉe plenkreskaj verdaj arbupupoj (Phoeniculus purpureus), la maskloj montras rimarkindan seksan duformismon per bekoj, kiuj estas 36 % pli longaj ol tiuj de la inoj. Tiu eco ne estas atribuata al seksa elektado aŭ al reproduktaj roloj, sed prefere al ekologia disiĝo, kiu minimumigas la konkuradon pri nutraĵserĉado inter la seksoj.
La grupoj konsistas ĉefe el gepatroj, helpantoj kaj idoj. Helpantoj estas birdoj, kiuj – anstataŭ reproduktiĝi – helpas alian paron defendi la neston kaj nutri la idojn. Tiu kutimo plibonigas la reproduktan sukceson. La helpantoj eble reproduktiĝos la sekvan jaron; pro la ligoj, kiujn ili kreis kun la idoj nutritaj de ili, tiuj lastaj siavice povas iĝi iliaj helpantoj.
