factograf
EO
Sign in

Perua Amazonio

Perua Amazonio

Key facts

estasregiono
landoPeruo
troviĝas en administra unuoPeruo
All data from the card 1
Lando
Peruo
La bradipo aŭ loke pelejo estas unu de la plej malrapidaj mamuloj de la mondo. Ĝi estas unu de la animaloj plej reprezentaj de la faŭno de la Perua Amazonio.
La bradipo aŭ loke pelejo estas unu de la plej malrapidaj mamuloj de la mondo. Ĝi estas unu de la animaloj plej reprezentaj de la faŭno de la Perua Amazonio.
2 images

La Perua Amazonio, estas la parto de la Amazonio kiu korespondas al la supra Amazono en la teritorio de Peruo kio enhavas surfacon de 782.880,55 km², oriente de la Andoj, en Sudameriko. Estas la zono kun malpli da homa loĝantaro en Peruo kaj en Amazonio. La Perua Amazonio estas tamen unu de la areoj kun pli granda biodiverseco kaj endemioj de la planedo, pro inter aliaj faktoroj la varieco de ekoregionoj kaj klimataj tavoloj. En la Perua Amazonio eblas identigi du naturajn regionojn: nome supra ĝangalo kaj malsupra ĝangalo.

Etendo

Male al komune supozata plej parto de la teritorio de Peruo estas kovrita de densaj amazoniaj arbaroj, kaj pro tio pli ol anda, tiu lando estas amazonia aŭ ĉiukaze andamazonia. Ĉar la amazonia ĝangalo kovras pli da 60 % de la perua teritorio, kaj tiele ĝi estas la dua plej etenda lando en Amazonio post Brazilo.

Laŭ la Instituto de Investigaciones de la Amazonía Peruana kaj uzante diversajn kriteriojn, la spaca precizigo de la Perua Amazonio estas la jena:

  • Ekologia kriterio: 782.880,55 km² (60,91% de la perua teritorio kaj proksimume 13,05% de la Kontinenta Amazonio).
  • Hidrografia kriterio aŭ laŭ baseno: 967.922,47 km² (75,31% de la totala surfaco de la lando kaj proksimume 16,13% de la Kontinenta Amazonio).

Eksteraj ligiloj

  • Informo pri Biologia kaj Media Diverseco de la Perua Amazonio - SIAMAZONÍA
  • Instituto de Priserĉado de la Perua Amazonio - IIAP Arkivigite je 2017-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
  • Enciklopedio "Ecología del Perú"
  • Artikolo pri la Perua Amazonio Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine

Read next

In 11 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article