factograf
EO
Sign in

en helena mitologio, filino de Zeŭso kaj Demetero; edzino de Hadeso

Persefono

Persefono

Key facts

estasgreka dio
edz(in)oHadeso
priskribita en fontoOttův slovník naučný
All data from the card 10
Verko
Hades
Eble sama
Prozerpina • Libera • Cavatha
Sekso
ina
Loĝloko
Hades
Patro
Zeŭso
Patrino
Demetra
Gefratoj
Δέσποινα
Edzo/Edzino
Hadeso
Kunulo
Adoniso • Zeŭso
Infanoj
Agrianome • Eubuleus • Zagreus • Melinoe
La reveno de Persefono, de Frederic Leighton (1891).
La reveno de Persefono, de Frederic Leighton (1891).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kora

Persefono (greke Περσεφόνη Persephónē), ankaŭ nomata Kórē ("knabino"), estis la filino de Demetro en la helena mitologio. Ŝi estis la reĝino de la subtera mondo, edzino de Hadeso, ĝia reĝo.

Persephónē estis ŝia nomo en la epopea literaturo de la iona Grekio. En aliaj dialektoj ŝi estis konata per aliaj nomoj, kiel Periphóna, Perséphassa aŭ Perséphatta. Homero nomis ŝin Περσεφόνεια Persephóneia. La romianoj konis ŝin kiel Prozerpinon kaj kun tiu nomo ŝi fariĝis, poste, emblema persono en Renesanco. Oni kredas ke tiu nomo ne estas hindo-eŭropa, sed adaptita al la greka el la indiĝena kulturo.

La forrabo de Persefono

Forrabo de Prozerpino de Rembrandt.
Forrabo de Prozerpino de Rembrandt.

Persefono estis ankoraŭ juna kaj nomiĝis Kórē, kiam ŝi estis forrabita de Hadeso, la mastro de la mortintoj, kiu venigis ŝin al la subtera regno kaj igis ŝin sia edzino. Eksciinte pri tio, Demetro, ŝia patrino, afliktiĝis kaj, pro tio, forgesis sian taskon zorgi pri la tero, kaŭze de kio la tero sekiĝis kaj ne plu produktis nutraĵojn. Vidante, ke la ordo de la naturo estas rompita, Zeŭso ordonis al Hadeso revenigi la junulinon al ŝia patrino, sed la reĝo de la mortintoj ruze persvadis ŝin manĝi semon el granato, kio malebligis al Persefono definitive eliri de la infero. Post longa interparolo, la du dioj-fratoj alvenis al konsento, ke Persefono restu trionon de la jaro kun Hadeso. Tiuj kvar monatoj de la jaro, dum kiuj Persefono restas en la subtera mondo reprezentas la sekajn kampojn de Grekio, en somero, antaŭ la alveno de la aŭtunaj pluvoj, kiuj kreskigas la plantojn. Aliflanke, la ok monatoj kiam la kampoj estas verdaj kaj la tero produktiva, reprezentas la revenon de la diino. Nun ŝi estas Kórē, ĉiam juna, kiel la grajno de tritiko, kiu mortis kaj renaskiĝis. Tiu alternado de morto kaj renaskiĝo reguligas la ciklon de la vegetaĵaro kaj de la tuta vivo sur la tero.



Read next

In 84 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article