factograf
EO
Sign in

medicina fako pri beboj, infanoj kaj adoleskuloj

Pediatrio

Pediatrio
Alegorio de la Pediatrio ĉe la viena Wilhelminen-malsanulejo.
Alegorio de la Pediatrio ĉe la viena Wilhelminen-malsanulejo.
Pediatrino.
Pediatrino.
2 images

Pediatrio (aŭ infanmedicino) estas fako de medicino kiu temas pri la medicina zorgo de beboj, infanoj, kaj adoleskuloj. Medicino por infanoj malsamas de plenkreskula medicino pro grandeco kaj fizikaj malsamecoj. Iuj malsanoj afliktas la junulojn kaj maljunulojn malsame.

Pediatroj

Kuracisto en ĉi tiu fako nomiĝas pediatro aŭ infankuracisto.

La svedo Nils Rosén von Rosenstein (1706-1773) estas konsiderata fondinto de moderna pediatrio. La germano Abraham Jacobi (1830-1919) estas konsiderata kiel la "patro de pediatrio" en Usono.

La sviso Beat Richner (1947-2018) estis grava pediatro en Kamboĝo.

Organizaĵoj

Fakoj

Pediatria kirurgio, aŭ porinfana kirurgio, estas subfako de kirurgio kiu temas pri traktado de fetoj, beboj, infanoj, adoleskoj kaj junuloj.

La neŭropediatrio (ankaŭ nomata infana neŭrologio) estas la medicina fako kiu traktas la nervajn malsanojn de infanoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Usaona Akademio de Piediatroj (angle). Alirita 2023-05-01.
  • Royal College of Paediatrics and Child Health (angle). Alirita 2023-05-01.
  • BrainCell.org (angle). Alirita 2023-05-01.

Read next

In 79 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article