factograf
EO
Sign in

Patroklo

Patroklo

Key facts

estasrolulo de helena mitologio
mortlokoTrojo
priskribita en fontoOttův slovník naučný
All data from the card 5
Verko
IliadoHadesTrojo
Sekso
vira
Mortigita de
Hektoro
Patro
Menoetius
Kunulo
Aĥilo • Ifiso

En la greka mitologio, Patroklo (en la greka antikva Πάτροκλος, Patroklos; latine Patroclus) estas unu el la grekaj batalantoj de la Troja milito. Laŭ Iliado de Homero, Patroklo estis la filo de Menoitio, kaj kuzo, plej bona amiko, intimulo kaj amanto de Aĥilo.

La rilato inter Patroklo kaj Aĥilo estas unu el la ĉeffaktoroj movantaj la intrigon en Iliado, kaj kontribuanta al la emfazo de la homa flanko kontraŭ la dia flanko en Aĥilo. Dum en Iliado ilia rilato estas priskribita kiel sole amikeca rilato, en pli posta greka literaturo ekzistas malkonsentoj pri la sekseco de la rilato.

Origino

Menelao havas la mortan korpon de la junulo Patroklo en la brakoj. Romia skulptaĵaro, Loggia dei Lanzi, Florenco
Menelao havas la mortan korpon de la junulo Patroklo en la brakoj. Romia skulptaĵaro, Loggia dei Lanzi, Florenco
Jacques-Louis David - Patroklo
Jacques-Louis David - Patroklo
2 images

Lia patro Menoitio ĉeestis ekspedicion de la Argonaŭtoj kaj estis favorato de Heraklo. Li edziĝis kun pluraj virinoj, kaj en malsamaj versioj de mitologio diversaj virinfiguroj aperas en la rolo de la patrino de Patroklo.

Kiel infano, li hazarde mortigis sian amikon Kalisonimo dum kverelo. Patroklo iris kun sia patro en ekzilon por eviti sangan venĝon, kaj ili trovis rifuĝon ĉe sia parenco, reĝo Peleo en Ftio. En la palaco de reĝo Peleo, li unue renkontis Aĥilon, la filon de Peleo. Peleo sendis la du knabojn por studi kun la centaŭro Kirono. Patroklo estis inter la svatantoj de Helena, kiu estis poste donita al Menelao. Ĉiuj svatantoj de Helena ĵuris protekti la elektitan edzon kontraŭ ĉia malbono. Naŭ jarojn poste, Helena eskapis aŭ estis kidnapita fare de Pariso al Trojo, kaj Menelao kaj lia frato Agamemnono komencis preparojn por milito por rebati. Ĉi tiuj preparoj daŭris ĉirkaŭ dek jarojn.

En la Troja milito

Aĥilo bandaĝas vundon de Patroklo. Antikva greka bovlo
Aĥilo bandaĝas vundon de Patroklo. Antikva greka bovlo

Ambaŭ iras kune al Trojo kaj militis, sed post kiam Aĥilo rifuzis iri en batalon pro kverelo kun Agamemnono kaj la rezultintaj malvenkoj al la grekoj; li tamen permesas al Patroklo gvidi armeon al batalo. Patroklo aperis ĉe la pinto de armeo de la Mirmidoj portanta la kirason de Aĥilo. En tiu batalo Patroklo mortigis grandan nombron da trojanoj inkluzive de kelkaj herooj sed estis poste mortigita ĉe la manoj de la troja heroo Hektoro. La korpo de Patroklo restis en la manoj de la grekoj, kun Menelao kaj Ajakso defendanta ĝin, sed la kiraso de Aĥilo, kiun Patroklo portis, falis en la manojn de la trojanoj. Post la morto de lia amiko, frenezigita pro ĉagreno, Aĥilo revenis al batalo sed tiam ekipita per nova kiraso kiel donaco de la dio Hefesto, mortigis Hektoron kaj poste profanis lian korpon. La ĉagreno de Aĥilo pro la morto de lia amiko estis tiel granda, ke li ne povis bruligi lian korpon kiel estis la kutimo. Fine, persvadite de la animo de Patroklo, Aĥilo malseveriĝis kaj kremaciis lian korpon, ne antaŭ ol oferi sur ĝi multajn viktimojn, inkluzive de 12 trojaj militkaptitoj. Post la kremacio, Aĥilo organizis plurajn atletikkonkursojn honore al la mortinta amiko.

Vidu ankaŭ


Read next

In 57 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article